Aŭstrio - Ĉeĥio - Germanio

18/02/2012 23:51
Laŭ la kriterioj de la eŭropa asocio de verdaj vojoj (AEVV-EAGW) la pied-kaj biciklovojoj faritaj sur ne plu funkciantaj fervojaj trakoj plej proksimiĝas al la la verdaj vojoj. Estus jam 500 tiaj vojoj en Germanio. En 2000 la eŭropa asocio de verdaj vojoj komunikis ke en Germanio oni ankoraŭ faris neniun inventaron de ekzistantaj verdaj vojoj. Tamen informojn pri tiaj vojoj kun fotoj kaj detalaj informoj troveblas sur https://www.achim-bartoschek.de/bahntrassenradeln.htm (germane) aŭ per via krozilo serĉante kun la ŝlosilvorto 'BahnRadwege' kaj 'AlleenRadwege'.

 

Aŭstrio-Ĉeĥio : La Praga-Viena Verda Vojo ligas la du landojn Aŭstrio kaj Ĉeĥio kun la intenco promocii la kulturan heredaĵon kaj la naturan medion.
 
Germanio : la koncepto verda vojo, germane "grüne Wege" resp. "greenways“ (angle) estas nekonata en la senco de vojoj por senmotora trafiko. Tamen troveblis escepto : en Berlino kie ekzistas „minitour Grüne Wege“ videbla pere de video-elŝuto sub www.naturlehrpfad-moabit.de kaj sur jena retejo : www.gruene-wege-berlin.de
www.beg.nrw.de - www.bahnstrecken-erleben.de - www.bahntrassenradeln.de  
      Regionaj asocioj :  Bahn Radwegland Nordrhein-Westfalen - Wuppertal Bewegung e.V. 

 

Ankaŭ en Svislando la termino „grüne Wege“ (verdaj vojoj) ne estas konata. En Aŭstrio kaj en Svislando oni parolas de biciklaj rondiroj : www.radtouren.at resp. www.veloland.ch,www.suisse-a-velo.ch.