Amikaro Wangari Maathai

11/11/2011 17:44

 

 

Post la morto de Wangari Maathai je la 25a de septembro 2011 esperantistoj fondis la asocion ‘Amis de Wangari Maathi’ kun la celo kontribui al diskonigo de eksterordinara virino. Kiel lingvojn de komunikado, la asocio komence uzos la francan kaj poste Esperanton (ĉar la iniciatintoj regas ambaŭ), poste, kiam prezentiĝos kunlaborantoj, aldoniĝos la angla, la hispana.

Kial Wangari Maathai estas tiom eksterordinara personeco?

Ŝi luktis dum sia tuta vivo kontraŭ senarbarigo kaj por planti arbojn adaptitajn al la lokaj cirkonstancoj. Ŝi postulis de siaj kunlaborantoj lerni la lingvojn de la vilaĝoj, kie ili helpis, por ke la kamparaninoj komprenu la klarigojn kaj  samtempe konservu la lingvan diversecon.

Tial ŝi sukcesis plantigi 40 milionojn da arboj en Kenio, tiel havigante fruktojn al iliaj familioj, foliojn al la bestoj, ligno por kuirado, pagatan laboron por 150 000 virinoj kaj okazon por 250 000 bonvolemuloj esti utilaj por la lando.

Dum pli ol 30 jaroj, ŝi agis nur neporforte por ŝirmi kaj planti la arbojn, profitante el tiuj agadoj por konsciigi (ĉefe la virinojn), ke alia vivo eblas per organizado kaj per kolektivaj agadoj. 

Batita, malliberigita, persekutita, minacita je murdo, ktp, rifuzante la spiriton de klano, tiel ofta en Afriko, ŝi neniam lasis sin impresiĝi, nek pro minacoj, nek pro reprezajloj,  nek pro fiaskoj, kaj ŝi ĉiam senlace persistis por la bono de ĉiuj : kia ekzemplo por ĉiuj — viroj kaj virinoj !  

Unuaj proponitaj agadoj de la nova asocio notindas :

-   transskribon de ŝiaj filmoj en maksimumo da lingvoj, komencante per traduko en Esperanto.

-  prepari jam de nun la "TAGON DE WANGARI MAATHAI” kaj la “TAGON DE DIVERSIGITA REARBARIGO" (la 1an de aprilo, naskiĝdatreveno de Wangari Maathai).

- tradukoj de ŝia aŭtobiografio "Celle qui plante les arbres" (Ŝi kiu plantas arbojn), eld. ‘Eloïse d'Ormesson’ kaj "Mama Miti-la mère des arbres" (Panjo Miti – la patrino de la arboj), tre bela albumo por junuloj eld. ‘Le Sorbier’.

Jen filmeto :

Interesatoj pri tiuj agadoj bonvolu laŭeble plej frue kontakti Emile MAS (espergala(ĉe)wanadoo.fr)

"Afriko plej suferas pro ĉiu krizo, inkluzive de la nutra. Tio okazas kaj spite al naturaj ŝancoj (fekunda grundo, bona klimato, vasta biodiverseco) kaj ne nur pro malfavora konjunkturo. Simple venis la tempo, ke la investoj en Afriko konsideru definitive ĉi tiun prioritaton: la relanĉo de agrikulturo. Relanĉo kiu inkluzivas la eliminon de la merkataj mistordoj kaj la fortigon de la respekto al la medio. Ĉi tiu relanĉo estis jam elpensita kadre de la Abuja Deklaracio (decembro 2006), por Afrika Verda Revolucio." - Giorgio Silfer, Esperanta Civito. Fonto : Recim.org