Arbo-esplora pado en Herzberg, la Esperanto-urbo

20/10/2011 22:15

Grava evento okazis la 7an de majo 2011 en Herzberg: 53 arboj ĉirkaŭ la urbomeza Jues-lago ricevis nomŝildojn kaj tiel ekestis interesa promenvojo, kie oni povas lerni la nomojn de arboj en la germana, scienca latina kaj en Esperanto. Dank’ al la bona kunlaboro de loka iniciatgrupo Zukunftswerkstatt, NABU (germana naturprotekta asocio) kaj Interkultura Centro Herzberg sukcese realiĝis tiu projekto kaj aperis pri la arboj ankaŭ 3-lingva broŝuro kun mapo. Bildoj pri la inaŭguro ĉi tie.