Belgio

18/02/2012 23:29

En Belgio ni faru distingon inter Valonio, la suda parto de Belgio, kaj  Flandrio , la norda parto de Belgio.

VALONIO 

En Valonio oni ne uzas la terminon voie verte, sed la vorton Ravel. Ravel estas aŭtonoma reto de malrapidaj vojoj konata sub la nomo Ravel kaj kreitaj fare de la valonaj aŭtoritatoj. Ekzistas 5 tiaj vojoj en propra, aŭtonoma tiucela strio. Ravel estas normale destinata por ĉiaj malrapidaj uzantoj, tamen en realaĵo, la plimulto de la personoj kiuj cirkulas sur Ravel estas ciklistoj.

 

Karto reprenita de la oficiala RAVEL-retejo http://www.ravel.wallonie.be/

 

Por rapidigi la kreadon de veraj verdaj vojoj oni kelkfoje kreas tn. “pre-Ravel” (antaŭ-Ravel), kiu kiel lia nomo indikas antaŭas tion kio estonte devus fariĝi vera Ravel. Temis pri pli maldetalaj dispozicioj ol tiuj rekomenditaj por Ravel, sed kiuj ebligas tamen minimume la trapason de piedirantoj, biciklantoj kaj rajdantoj. Tiu tipo de dispozicio permesas eviti tro gravan difektadon de la eksaj linioj (invado per la vegetaĵoj, plenigado de fosaĵoj, difektado de pontoj ktp) kaj sekve limigi la kostojn de posta, definitiva verda vojo/Ravel.

Du negativaj punktoj grave bremsas la antaŭenigon de la reto Ravel :

1. Manko de vojmontrilado* kiu informas pri lokaj interesaĵoj kaj malkovrigus la gravajn vidindaĵojn laŭlonge de la vojo.

* VOJMONTRILADO (fr. signalisation)
« La vojmontrilado konsistas el
vojmontriloj vojindikiloj kiuj plej ofte estas sagoformaj tabuloj sur fostoj kun surskriboj de la numero aŭ la nomo de la sekvenda itinero, kun aŭ sen indiko de la distanco al iu loko»

2. Manko de signado* kiu tamen estus utila, se necese, ankaŭ por certigi la eblan kunordigon de la helpservoj.  
* SIGNADO (fr. signalétique)
«La signado konsistas el rekoniloj kiuj helpas orientiĝi ekz. en formo de iu indiko en daŭrebla materialo ekzemple sur fosto, arbo ktp ».
Signado povas havi diversajn funkciojn :

  • informado : tabulo kun mapo aŭ informoj ekzemple pri la loko
  • direkto-indikado : orientiloj por montri iun direkton ekz. pere de simboloj
  • identifikado : indikiloj rilate al servoj ekz. ĉambroj kaj iliaj numeroj, indilo pri tualetejo
  • sekureco kaj regularo : sekureco-instrukcioj kiel ekz. indikilo por fuĝdirekto dum incendio.

La studo de Eurogroup Team Consult konstatas la mankon de signalizado kaj sagindikado sur Ravel kaj je la alirejoj de tiu. Sekve de tio, estas ofte malfacile trovi la komencon de iu Ravel kiam oni ne konas ĝian ekziston aŭ kie ĝia ekzakte situas. Krom la fakto ke la infrastrukturo inter jam realigitaj sekcioj mankas, ofte ankaŭ mankas vojmontriloj. Sur la pretaj sekcioj, tro ofte mankas indikoj rilate al la direktoj kaj eĉ pli rilate al la distancoj. Oni ankaŭ povus imagi la aranĝon de manifestacioj laŭlonge de la itinero kiel koncertoj kaj artaj malkovroj (laŭ la ekzemplo de tio kio jam estis farita en Anglio, Germanio), …


FLANDRIO 

La ununura fojo ke mi renkontis la vortigon ‘verda vojo’ (‘groene route’) estis okaze de la semajno de la alternativa moviĝemo kaj senaŭtaj dimanĉoj.

Kontraste al la volona ‘Ravel’ (kiu rilatas al ‘voies lentes’, malrapidaj vojoj), la flandra asocio “Trage Wegen” (malrapidaj vojoj) ja okupiĝas pri ‘malrapidajn vojojn’ sed plejofte en la senco de de historiaj, sekuraj kaj trankvilaj vojetoj por promenantoj, do tute ne laŭ la kutima kriteriaro de ‘verda vojo’ aŭ Ravel, kvankam tiu asocio en sia informa laboro ankaŭ substrekas ke densa reto de ‘malrapidaj vojoj’ ne nur havas por piedirantoj, sed ankaŭ por biciklantoj kaj rajdantoj grandan plusvaloron, precipe se aldoniĝas vojindikiloj kaj informpaneloj survoje.

Flandrio ja posedas multajn malrapidajn vojojn kiuj taŭgas ankaŭ por biciklantoj. Plej ofte tiuj vojoj estas en la kamparo, laŭlonge de riveroj (trenvojoj) kaj fervojoj (transformo de forlasitaj linioj en biciklovojoj). Se ekzistas en Flandrio ‘malrapidaj vojoj’ kiuj kompareblas al veraj ‘verdaj vojoj’ tiam ili ne estas la frukto de ampleksa politiko, sed ofte de lokaj iniciatoj ĉe la provinca aŭ komunuma nivelo kaj pro tio malfaciligas la kreadon de kohera reto.

Plej nova fenomeno kiu ekestas en Flandrio kaj kiu eble ankoraŭ plejmulte similas al veraj verdaj vojoj estas la “Fiets-o-strades”. Temas pri longdistancaj itineroj plejofte situante laŭlonge de rektaj infrastrukturoj kiel fervojaj linioj kaj kanaloj, sed kiujn oni disvolviĝas por akceli la uzon de biciklo por iri sekure kaj facile al sia laborloko. Ĉar trenvojoj kaj fervojaj trakoj sekvas, laŭ la sama principo de la verdaj vojoj, rektan vojon disde la aŭtotrafiko kaj kun plejeble multe da konflikto-liberaj vojkruciĝoj ili krome funkcias kiel idealan bicikloligon inter la urbo kaj la kamparo.

La plej granda distra fiero kaj ĝojo en Flandrio nuntempe estas la tn. nodopunkta reto. Temas pri reto de biciklopadoj en kombino kun numeritaj vojindikiloj. Ĉiu vojindikilo donas la numeron de la vojkruciĝo kaj la direktoj al pluaj vojkruciĝoj.

La nodopunkta sistemo formas bonan aldonan helpilon kiu evitas troan maporigardadon por sekvi iun itineron. La fiolozofio malantaŭ tia bicikla reto estas ke la bicikla turisto povu mem elekti sian itineron surbaze de mapo kaj sercio de numeroj. La reta koncepto implicas ke la vojoj perfekte interligiĝas kaj tial ie tie la mankantaj ĉeneroj kiel pontoj, sekurigitaj trapasejoj aŭ trenvojoj devas esti rekonstruataj aŭ novaj biciklopadoj estu kreataj ĉar distra bicikla vojreto necesigas ligon, prefere senaŭte aŭ grandparte kun minimumo da motora trafiko. En tiu senco ĝi iom similas al la kriteroj por verda vojo.

Nodpunkta vojindika sistemo ankaŭ havus aldonan valoron en kombino kun verdaj vojoj, precipe se mankas vojindikiloj al tiuj verdaj vojoj kiu bedaurinde ofte okazas. Nodopunktoj jam estas uzataj en tuta Flandrio kaj Nederlando, en parteto de Valonio kaj parte en Germanio. La regionaj kaj lokaj instancoj bone kunlaboras ekzemple per :

• helpo kun la vojindikiloj,
• varbado,
• vendado de broŝuroj por biciklantoj kiuj proponas itinerojn de diverdaj distancoj kun informoj pri la lokaj vidindaĵoj, trinkejoj, restoracioj, ripozhaltejoj kaj eĉ tranoktejoj bicklo-amikaj.

La mapoj haveblas je la turismaj oficejoj kaj rete sur www.fietswebwinkel.com. Aliloke, www.vlaanderenfietsland.be havas informojn pri itineroj po provinco, dum www.fietsroute.org donas informojn pri pli ol 1000 itineroj, samkiel pri itineroj laŭtemaj kaj infanamikaj, pri la vetero, pri bickloluejoj kaj pri eksterlandaj itineroj. Ĉe www.fietsen123.be troveblas itineroj kiujn aliaj biciklantoj kunmetis.

Ligoj :

Flandrio :

         http://www.tragewegen.be

Valonio :

        http://www.ravel.wallonie.be/ 

        http://cartocit2.wallonie.be/VoiesLentes/

        www.cheminsdurail.be