Blua ekonomio

06/05/2012 23:49

“La blua ekonomio lernas de la naturo kiel ŝi povas kreski daŭrigeble, ne demandanta pli de la tero sed faranta pli kun tio kio la tero ofertas” Kial ekonomio „blua“ ? Blua ĉar nia planedo estas blua, la ĉielo kaj la oceanoj estas bluaj.

 

Enkonduko
Kiel naturamikoj ni klopodu plejmulte rezigni pri aŭtoveturado kaj anstataŭe piediri aŭ bicikli kaj uzi publikajn transportilojn (buson, trajnon). Kiel entreprenisto, aŭtoro kaj mondcivitano prof.dr. G.Pauli, klopovas rezigni pri nedaŭrigeblaj ekonomiaj modeloj, eĉ verdaj. Pro lia naturentuziasmo kaj ĉar Gunter Pauli volas konstrui pli bonan mondon por venontaj generacioj, ni ĉi tie volas diskonigi lian komercan modelon „Blua Ekonomio“. Esenca elemento de la ‚blua ekonomio‘ estas la transformo de rubaĵoj en krudaĵoj por venonta produkto. Tio ĉi faras la produktadon malmutekoste, en la ideala kazo eĉ senkonkurence kaj kreas kaskadon de laborpostenoj kaj produktoj. La blua ekonomie celas produkti nur daŭrigeblajn produktojn. Tial oni devas lasi sin inspiri per la naturo. Eĉ la ĉina intertraktulo dum la klimatpintoj, samtempe ĉina ministro pri planado, estas konscia de la fakto ke Ĉinio nun devas preni nesupereblan progreson en tia ekonomio se ĝi volas fariĝi aŭ resti la plej granda ekonomio surtere.

KIO ESTAS BLUA EKONOMIO ?
La blua ekonomio estas nova metodo por konstrui entrepenojn laŭ naturinspiritaj teknologioj surbaze de la loke disponeblaj krudmaterialoj dum oni daŭrigeble prizorgu la bazajn homajn bezonojn de venontaj generacioj (trinkebla akvo, nutrado, laboro kaj loĝejo).

Pri G. Pauli

Gunter Pauli estas ekonomiisto kiu naskiĝis en Belgio en 1956 kaj vivis en kvar kontinentoj. Li estas entreprenisto kaj preleganto tra la tuta mondo, poligloto kaj verkisto de libroj kiel ekologie revolucii la mondon, ankaŭ por infanoj pere de ekologie inspiritaj fabeloj kiuj meritus tradukon en Esperanto. Unu de tiuj fabeloj (en dulingva versio angla-hispana) elŝuteblas kiel e-libro : ‘Forest Drinking Water - Agua potable del bosque’ (atentu 43 Mb !). Ekzistus jam fabeloj en deko da lingvoj (eld. ZERI-fables).

Li fervore agadas por pli bona mondo en kiu ni nun kaj estonte multe pli protektas la naturon kaj la vivmedion. Li artikolis ankau pri la fino de tutmondiĝo ("Davido  kontraŭ Goliaton")

Li jam partoprenis diversajn pintkunvenojn pri daŭrigebla evoluo. Li ankaŭ partoprenos la „Rio plus 20“-konferencon. Kion oni tie pridiskutas ne tiom gravas por li. Li opinias ke ĉefas ke konkretaj agadoj sekvas el tiuj diskutoj. Lia libro The Blue Economy estis prezentita kiel raporton al la pensofabriko ‘La klubo de Romo’ en oktobro 2009. Konciza versio de lia raporto al la Klubo de Romo videblas sur YouTube : https://youtu.be/1af08PSlaIs     Legu pli pri la blua ekonomio (en preparo) "Pli ol verda ekonomio" (pdf)