Ekologia centro en Grekio

11/01/2011 18:44

 

 

Alianco Universala, tutmonda unio de ĉiuj bonvolemuloj por gefratiĝo inter la homoj kaj paco inter la popoloj per la konkretigo de esprimo de Homa Unuiĝo en ununura komunumo: "la homa raso", (ĉu hazarde ?) ankaŭ la nomo de unu el la ĉefverkoj de la originala Esperanto literaturo fare de la Esperanto poeto Wiliam Auld. La Alianco Universala volas akceli pli bonan mondon per mondcivitanismo, kulturo de bonfarto, pli homa, solidara ekonomio kaj travivata spiritualismo. 

Ĝi kunlaboris kun NOVHUMANECA CENTRO, ekologia centro en Kalamata, proksime de Ateno (Grekio).  Tiu centro  funkciis kiel trejnejon, kursejon por feriaj kursoj en sunaj kaj sanaj cirkonstancoj ekz. por interesitoj pri vegetarismo, tuteca vivstilo, permakulturo, filozofio ktp. Alianca Universala eldonis sian principaron "Epitomo de la Alianco Universala" ankaŭ en Esperanto, lingvo pri kiu Kalai Mejdoub* , islama filozofo kaj alĝeria membro de la Alianco diris i.a. ke "ĝi estas spirita lingvo, venante el spirita intuicio, la lingvo de la animo, sed kiu restos mistero tiom longe ke ni rigardos niajn piedojn kaj la teron”.  * en : L'Unité humaine, jan-febr. 1994.  

La fondinto kaj posedinto de la centro estis sinjoro Hari Vacal Homaro, belgdevena akademiano (universitatoj de Bruselo, Oxford, Waterloo-Kanado). Li ankaŭ ofertis kursojn de Esperanto.  Bedaŭrinde li mortis en 2009 kaj la centro ne plu funkcius nun laŭ informo de David Allen Stringer, Internacia kunordiganto de Alianco Universala (www.universalalliance.org.uk/)

ATINGEBLECO

La Kalamata estas facile atingebla el Ateno per trajno, buso kaj eĉ aviadile (Kalamata Internacia Aviadilejo)  

ADRESO (verŝajne ĝi vendiĝis post la morto de ĝia fondinto Hari Vacal Homaro)

Novhumaneca centro (New Humanity Center)
Route Eleonon 2001, Akroyali Avias,
GR-24100 Καλαμάτα/Kalamata (Grekio)
T.+30 721 58 172
F.+30 721 58 035

PLIAJ FOTOJ


La provizora mondparlamento kunsidis en 2006 en la centro.

Credits : World Constitution and Parliament Association (www.wcpa.biz)

 La centro avangardis en ekologiaj strebadoj ekzemple uzante centelcente verdan energion pere de surdoma ventumilo.