Ekologia turismo dum alternativa semajno en Francio

22/02/2014 17:15

Francio : Sennacieca semajno alternativa antaŭ  SAT-kongreso de vendredo, 1-a ĝis sabato, 9-a de aŭgusto 2014 kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, i.a. per ekologia turismo :

  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Kastelo Greziljono, kiujn vi mem organizas. Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro. En tiu parko vi povas kunporti  la gvidlibreton pri loka flaŭro kaj flaŭno disponebla ĉe la kastelo.
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo.
  • Celoj : Verda Vojo de antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.