Internacia kuŝbicikla evento kiu esprimas vivstilon

04/10/2011 22:11

 

 

Lowride estas internacia kuŝbicikla evento en la urbo Juväskylä, Finnlando kiu kombinas la plezuron de biciklado kun nepoluigaj veteriloj en kombino kun lokaj kulturaj aktivecoj kiel modelo de alia feriado.  La evento volas diskonigi la dŭripovan turismon, la komunan ĝuadon de agrabla kaj nepoluiga feriado, samkiel la kuniĝon de saminteresitaj homoj el multaj landoj.

En tiu evento partoprenas multaj kuŝbiciklantoj, sed ankaŭ aliaj biciklantoj, eĉ homoj kun veturiloj sur sunenergio.  Ĝi samptempe volas fari la kuŝbicikladon pli alloga ĉe biciklantoj kaj en la okuloj de de la amasmedioj kaj la publiko. Biciklado estas unu el la plej grandaj transportmanieroj de la estonto, sed precipe kuŝbiciklantoj proklamas ĝiajn meritojn kiel komforto kaj rapideco. Per tiu evento oni volas substreki ke biciklado ne estu nur maniero de transportado aŭ ŝporto sed ankaŭ ĝeneralan vivstilon.

Ĉiu kiu subtenas la celon de la evento kaj kapablas partopreni la ekskurson povas aliĝi. La kotizon oni klopodas teni plej malmultekoste ĉar oni ne celas profiton. Ĉar ĉiu kunportas sian veturilon kaj la tranoktado estas modesta, la prezo povas esti ankaŭ modera.

Historio
La ideo ekistis en Finnlando en 1998 sub la nomo 'Eco-Trips' kiuj orientiĝis pli al ekskursoj. En 2009 sub influo de la retrevuo www.lowride.info la nomo ŝanĝis en Lowride kaj estas pli profesie organizata. Ĉiujare oni organizas la eventon en Finnlando, sed dum kelkaj jaroj oni organizis tiun eventon ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj (2002 CH, 2003 NL, 2004 GB).

Pliaj informojn : www.lowride.info/lowride2010 ;  https://ecotrip.info/nl-index.htm