Klimata ŝanĝiĝo, senfinaj konsumentismaj revoj kaj memvola simpleco

03/03/2012 21:39

Teknologiaj intervenoj provas forigi la nocan efikon de la senfinaj konsumentismaj revoj, alivorte forigi la simptomojn. Sed oni povas sin demandi ĉu oni faras ion kontraŭ la mikrobo kiu kaŝas sin pli profunde, nome la nuntempa okcidenta konsummodelo kiu minacas la vivon surtere.

La malpliiĝo de la biologia diverseco* estas intertempe sufiĉe registrita kaj je plua altiĝo de la mezuma temperaturo de 1,5° al 2,5°C  ja 20 ĝis 30% de la plantaj kaj bestaj specioj estas minacataj je formorto. Se la altiĝo estas ankoraŭ pli alta, kaj tiu ĉi scenario ne estas imagebla, tiam oni devas kalkuli je pli grandaj modifaĵoj en la ekosistemoj*.  Anstataŭ kvantaj ŝanĝoj en certaj specioj, certaj ekosistemoj nerevokeble povus ŝanĝi.

Iuj opinas ke planeda kunlaboro ne eblas en mondo kun suverenaj naciaj ŝtatoj sen kupola monda parlamento kaj -registaro kiu povas krei devigajn leĝajn kondiĉojn. La diskuto pri klimata ŝanĝiĝo estu ankaŭ pli larĝa diskuto pri socia justeco kaj paco. 

Aliaj prave rimarkigas ke oni ne nur negocu pri emisiolimoj sed samtempe ankaŭ pri projektoj por produktado, konservado kaj uzo de energio kiu ankaŭ estus fruktedona ekster la strikta kampo de klimata protektado. Ne ĉiuj forcejaj gasoj rezultas en la sama revarmiĝo. Karbondioksido (CO2) havas la plej grandan varmiĝan efikon. Por la liberigita metangaso (CH4) de la arkta permafrosto* tio jam estas malsame.

Suzanna Arundhati Roy* pri la klimata ŝanĝiĝo kaj memvola simpleco :

 

 “Estas grava por la pluvivado de la homaro engaĝi sin por ne-kapitalisma socio. La lokoj kie oni prenas politikajn decidojn estas merkatoj kie nur financaj interesoj gravas. Tie sidas homoj kies nura respondo al la klimata ŝanĝiĝo estas la komerco en atestoj de klimatperturbaj substancoj. Tamen la milito ĉirkaŭ krudaj materialoj devigos nin trovi alternativojn. Kio faras Barato tiom fascina estas ke ĉi tie multegaj homoj, ankaŭ en la meza klaso, deziras vivi sen superfluaj aferoj. Kontraste al multe da okcidentaj landoj en Barato tio ĉi ne estas elitisma projekto. Ĝi venas el asceta tradicio, inter aliaj aferoj de la Sufismo. Estas milionoj da simplaj homoj en Barato kiuj ne pedis la misterojn de daŭrigebla vivo.” - Suzanna Arundhati Roy

Suzanna Arundhati Roy ĝuas mondan reputacion por ŝiaj aktivecoj kiel anglalingva hindia verkisto kaj lekciisto pri ekologia protektado, paco kaj socia justeco. Filmo/Dvd sur www.weroy.org

* Glosoj :
BIODIVERSECO : la varieco de vivoformoj sur la tero.
PERMAFROSTO : frostita subtero, precipe en Rusio kaj Kanado.
EKOSISTEMOJ : atmosfero, oceanoj, nutraĵĉeno, riveretoj, riveroj, enlandaj kaj marbordaj marĉoj, paŝtejoj kaj arbaroj. 
                        Ili provizas multnombrajn servojn kiuj fundamente subtenas la homan sanon kaj bonfarton.