Klimatotemo muzike kaj poeme

02/07/2012 20:49

Julia Freire & Benke Ashaninka parolas pri la naturo kaj kion ni povas fari por aŭdi la voĉojn kiuj demandas al la ĉiuj pli bone zorgi pri nia unika, unusola TERO !

Filmeto kun subteksto en Esperanto

 

Esperanto-subtekstoj (se ne tuj videbla : > 'choose language') en la suba video kun la terokanto 'Earth Song' de Michael Jackson kiu ankaŭ mendis uzon de Esperanto en la plej multekosta promofilmeto iam produktita (por lia KD 'History') kaj surbendigita en Budaspeŝto (Hungario).

En "Earth Song" Michael Jackson plendis pri la detruado de ĉio promesita kaj esperita : la tero, la bestoj, la arbaroj, la naturo, la medio, la maroj kaj fine la homoj, Mi kaj Vi ! Li estis ne nur talentita en sia fako, sed ankaŭ kantisto kun mondvizio pli avangarda ol averaĝa Jackson-fan' kutime imagas.


Fonto : esperanto.brazilo.org 

Karmemora flandra kantisto Louis Neefs ĝuste per sia kanzono "Laat ons een bloem" ("Lasu nin floro") jam antaŭ jardekoj rememorigis nin pri grava tasko protekti la naturon ĉar 'la mondo pludaŭru ankoraŭ eterne' ! Eble iam aperu ankaŭ Esperanto-version de tiu kanzono.

En esperanto la kangruo Tutmonda Muziklo kantas pri TRAGEDIO' !

Senfoliariĝas
Arboj jam en maj’
Akvo malpuriĝas
Ĉirkaŭ eĉ havaj’

Birdoj falas teren
El ĉiela pac’
Radias aeren
la atomminac’

Oh, oh ne, malpermesu tion ĉi
Oh, oh ne, mondon savu ni de ĝi

Uh, tragedi’
Tamen ĝi aspektas
Kiel komedi’
Uh, tragedi’
Jam aŭdeblas nia
Fina melodi’
Uh, tragedi’

Troas problemaro
Kaj rezignaci’
Nulas nia faro
Fuĝas la raci’
Plu seninterrompe
Fluas la ĉampan’
Vivas ni senhonte
Dancas sur volkan’

Oh, oh ne, tuj ni finu tion ĉi