KOKOLORES EN NATURAMIKA DOMO EN GERMANIO - 3-7 okt 2012

10/09/2012 21:35

La venonta KoKoLoRES - semajnfina renkontiĝo - kiun organizas Germana Esperanto-Junularo okazos en ĉi-tiu jaro de la 3a ĝis la 7a de oktobro en Schwerte. Oni loĝos en domo de la naturamika asocio. Proksime troviĝas bela arbaro, en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj migradvojojn. Detalojn pri la domo vi trovas ĉe https://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html.
La domo estas proks. 4 kilometrojn for de la centro de Schwerte, sed tre bone atingebla per busoj de la stacidomo Schwerte aŭ de la stacio Dortmund-Hörde. Tiu aranĝo tre bone taŭgas por komencantoj! Kiel kutime ni (ne nur) tre multe ludos kaj ekskursos al interesa loko en la najbara urbo Dortmund. La prezo por tuttempa partopreno estos 66 €. Ankaŭ eblas parttempa partopreno. (Gastoj kiuj ne tranoktos en la domo pagu 3 €/tago.). Pliajn informojn vi ricevos de petra.dueckershoff ĉe esperanto.de