Kriterioj de verdaj vojoj

28/11/2011 20:00

 

“Verdaj vojoj en Eŭropo estas la romiaj vojoj de la moderna epoko kiujn oni konstruu”

 

La verdaj vojoj prezentas serion de komunaj karakterizoj. La verdaj vojoj realigitaj en pluraj landoj de Eŭropo (sed ankaŭ en Usono):

  • estas fizike aŭtonomaj rilate al la vojreto,
  • prezentas ĝenerale sufiĉan larĝecon kiu permesas kruciĝi,
  • havas malgrandan aŭ apenaŭ iun deklivon,
  • posedas tegaĵon sufiĉe rulan por bicikloj
  • certigas iun kontinuecon en la sekcioj.

En diversaj eŭropaj landoj kaj regionoj konstateblas evoluo en kiu ‘malnovaj vojoj’ estas enplektitaj en nova reto de vojoj kun nova funkcio : movecon kaj distro en sekureco kaj trankvileco. Ĉar ili ofte trovas ilian originon en fervojaj linioj kaj akvaj vojoj, ili disponas pri specifaj ecoj kiel maksimala alireblo por ĉiuspecaj uzantoj kaj kontinueco t.e. prefere sen vojkruciĝoj (sekureco).

 

La multfunkcieco estas ĉiam revenante eco por la difinaro de verda vojo.

1. La verdaj vojoj povas plibonigi la ĝeneralan movecon kaj esti alternativon por la motorizitaj transportoj, precipe en la urboj.

2. La verdaj vojoj povas havi socian avantaĝon permesante al la nemotorizitaj personoj havi pli bonan aliron al diversaj servoj kaj pliigi la okazojn renkonti aliajn personojn.

3. En rilato al la bonstato kaj la sano, la uzo de la verdaj vojoj per la loĝantaro estas profitdona ĉar la sporta karaktero de la movoj plibonigas la sanon.

4. Troviĝante en pura loko kaj sen aŭtoj, la verda vojo certigas al la malrapida uzanto trankvilon kaj sekurecon.

5. La verdaj vojoj povas permesi la konservadon de kulturaj kaj historiaj resurcoj kaj ilia valoriĝo. Tio estas aparte vere por la verdaj vojoj pruntante eksajn vojojn de komuniko kiel la ne plu uzataj fervojaj linioj, la vojoj laŭlonge de akvovojoj (trenvojoj, digoj, …) aŭ eĉ vojoj de pilgrimado, vojoj laŭlonge de kiuj supervivas tutan historian heredaĵon (pontoj, eksaj stacidomoj, tuneloj, kluzoj, baraĵoj, murets, mejloŝtonoj,…) kaj de kiu la trapaso de verda vojo povas same ebligi aliron al heredaĵo kiu ne plu vivis kaj tiele doni al ĝi novan vivon.

6. La verdaj vojoj povas konservi kaj renaskigi la buŝan kaj folkloran historion de iu regiono, ekzemple utiligante antikvajn loknomoj por ejoj situantaj sur la itinerio aŭ per konservado de la loka kultura kaj historia heredaĵoj.

7. La verdaj vojoj havas ne-neglektindan distran valoron kaj povas prezenti tre interesan turisman potencialon, ĉefe en la lumo de la du antaŭaj punktoj. Verdaj vojoj formas favoran lokon por promenadoj (ĉu piede, bicikle, rajde kaj eĉ radŝue), pro la ligo kun la naturo kaj pro trankvilo, estante ekskluzive destinita al malrapida trafiko. Krome, ili donas la eblecon organizi kulturajn eventojn kiel ekzemple ekspozicio de artaj verkoj laŭlonge de la trajekto de verda vojo.