Ligno kaj daŭrebla forstumado

11/12/2011 14:38

 

Grava aspekto de ligno estas la renovigeblo: per elfosado de hakadmaturaj arboj je faka maniero aliaj arboj ricevas la ŝancon anstataŭi ilin, tiele certigante la kontinuecon. Tio okazas per kroma plantado aŭ per natura dissemado. Dua socia aspekto de ligno rezultas el la fakto ke arboj liberigas oksigenon. Je ilustrado : 25 metroj alta fago donas ĉiutagan oksigenon por 3 personoj. Tio okazas pere de fotosintezo kiu ekestas per la kombinado de CO2 el la aero, akvo el la tero kaj lumo de la suno. Jam tuj montriĝas la tria socia aspekto de ligno pro la fakto ke CO2 absorbiĝas dum fotosintezado. Tio certigas konsiderindan prokraston de la vitrodoma efiko, sed por maksimumigi la socian utilecon de ligno bona forstrumado restas esenca. Se oni lasas arbarojn senprizorgate, tiam neniu loko liberiĝas por nova ligno. Maljunaj arboj tiam mortas kaj dissolviĝas. Tiuokaze ja CO2 liberiĝas anstataŭ ke ĝi estas absorbita.

Preskaŭ la tutaĵo de la lignokonsumo en Eŭropo venas de eŭropaj arbaroj. Ĉiu jaro kreskas la surfaco de arbaroj en Eŭropo kun centmiloj da hektaroj, de kiu estas hakita nur triono. En la tropikaj kaj subtropikaj landoj la situacio estas zorgiga, ĉar kreskanta arbarsurfaco estas ofertita pro agrikulturaj celoj. Cetere kontraŭleĝa arbohakado restas problemo tie. Pro ĉi tiu kialo ekestas nun en Eŭropo leĝoj kiuj malpermesas la komercon en kontraŭleĝa ligno. Ankaŭ atestita ligno ludas gravan rolon por ke tiu lignon pruveble venas el  daŭrigeble prizorgataj arbaroj.