Muzikfestivalo 'La Semo' kaj verda vivarto

20/11/2011 22:29

Ĉiu havas la eblecon fari ion por la medio en la ĉiutaga vivo izoli, eviti plastajn sakojn, plejeble multe uzi publikajn transportilojn, bicikli,…Ni ne konsideru tion kiel oferaĵon, sed faru ĝin ĉar estas pli bona por nia monujo, nia sano. La sola vojo kiu kondukos nin el la media krizo estas harmoniigi la ekonomian meminterezon kun la sano de nia planedo.

Multaj homoj ne atendas je subvencioj aŭ granda grupo de adeptoj kaj simple sekvas simple sur propra iniciato siajn idealojn. Per la organizado de Reciklata Kreativeco Festivalo, grupo de junaj germanoj deziras montri kiel eblas ‘suprencikli’ (angle : upcycle):  fari de rubo ion novan, kio estas pli bona.

Muzikfestivalo 'LA SEMO" estas daŭrigebla festivalo : ĝi produktas 3 foje malpli da rubaĵojn, uzas elektronikan monon "takto", sekajn necsejojn, reutiligeblaj pokalojn kaj lokajn produktojn por la manĝoj.  www.lasemo.be

Hispana folkfestivalo (www.demandafolk.com) kiu estas senpaga demandas pagi kvin eŭrojn al tiuj kiuj venas aŭtomobile kun malpli ol tri personoj. Alia efektiva maniero pli ekologie festivalumi.