Nederlando

18/02/2012 22:40

En la kadro de ampleksa disvolviĝoprojekto (Brainport Avenue) kiu ligu la verdajn naturejojn en la urboregiono Eindhoven, unu el la plej gravaj scioregionoj en Eŭropo, ekestos ekde 2014 kaj dum postaj jaroj novspeca biciklopado kiu nomiĝas ‘Slowlane’.

Slowlane estas angla por ‘malrapida vojo’ kiu kuras tra bela naturo kaj do sekve de tio kombinos verdaĵojn kaj eblecojn por distri kaj moviĝi. Slowlane estos futurece orientata kaj daŭrebla biciklopado iom simila al ‘greenway’ (verda vojo), ĉar ĝi

  • havos plej eble sendependan trakon disde la alia trafiko kaj do sen malsana aero,
  • estos plejeble multe ‘senkonflikta’, ĉar sen vojkruciĝoj kun trafiklumoj kaj do trafiksekura (50% malpli da trafikmortintoj).

Legi pli en detalo pri la projekto : LA ESTONTO DE LA BICIKLO EKOS EN NEDERLANDO1.pdf (554,4 kB) (pdf, 555 kb)

Plia legado pri Slowlane’, sub la rubriko BICIKLADO +  Handboek Slowlane.pdf  - ATENTU -  811,87 MB (nederlande)