Novigema modelo de daŭrebla urboprojekto kaj alispecaj ekologiaj loĝlokoj

27/03/2012 20:47

En tiu ĉi artikolo vi legos pri Lanxmeer (Nederlando) kiu estas internacia modelo de daŭrebla urbokonstruado kaj pri aliaj ekologiaj loĝlokoj.

La eksperimenta loĝkvartalo Lanxmeer en Culemborg (Nederlando) estas ekzemplo de novigema kaj ekologia urboprojekto kun daŭrebla mastrumado en dialogo kun la loĝantoj mem. En ĉi tiu projekto oni aplikis plurajn formojn de ekologia konstruado kaj kombinas tion kun organika fasonado kaj moderna arkitekturo.  Sur unu sama loko troveblas urbaj funkcioj (loĝado, oficejoj, ktp.) apud akvomastrumaj intervenoj kaj disvolviĝoj de naturo kaj agrikulturo. Tial la kvartalo estas konsiderata kiel internacia modelo de daŭrebla urbokonstruado.

EVA-Lanxmeer estas areo de proksimume 24 hektaroj apud la stacidomo de Culemborg. La plimulto de la domoj estis konstruitaj laŭ eksperimentaj naturmediaj kaj malaltenergiaj principoj.  Fonto :  www.eva-lanxmeer.nl    

Aliaj similaj loĝkvartaloj troveblas per la konceptoj eko-vilaĝo-, eko-urbo-, ecotopia-, ecopolis-retoj.

Ĉi sube kelkaj ekzemploj kiuj referencas al la principoj de daŭr ebla konstruado, organika fasonado, sed en kiuj ankaŭ gravas etskalaj, lokaj iniciatoj kun kundecidopovo kaj envolviĝo de la loĝantoj por krei agrablan, viveblan vivmedion kie ofte la aŭtoj ne plu ĉie bonvenas.

·Südstadt, loĝkvartaloj en Tübingen (Germanio) kie la trafiko en la stratoj pli celas sociumon inter loĝantoj ol la trafikofunkcion

·Vauban, loĝkvartalo en Freiburg (Germanio), kie aŭtoj duarangas

·BO01, loĝkvartalo en Malmö (Svedio) surbaze de socia kaj ekologia daŭreblo.

·Curitiba, la ekologia ĉefurbo de Brazilo

Ligoj :

Global Ecovillage Network (GEN) havas sekciojn en ĉiuj kontinentoj. GEN-Eŭropo inter alie disvastigas informojn pri eko-vilaĝoj kaj pri ‘kiel estas vivi en Eko-vilaĝo’ kaj tiucele organizas interŝanĝojn kaj trejnadojn. Ĝi povas peri staĝo-eblecojn, volontulan laboron kaj feriojn en eŭropaj ekovilaĝoj. En la ekovilaĝoj “Sieben Linden” en Germanio kaj “Damanhur” en Italio okazas regule informkunvenojn, kursojn kaj trejnadojn. Eblas ricevi novaĵleteron.

·Ecovillage Network of the Americas (ENA)

·GEN Oceania and Asia (GENOA)

·GEN-Europe Ĉi lasta ne nur kovras Eŭropon sed ankaŭ Afrikon kaj la Mez-Oriento.