Ghil’ad Zuckermann, prof. pri 'renewal linguistics' : "Esperanto protektas ĉies lingvon"

22/06/2012 21:03

La UN-konferenco en Bonn (septembro 2011) pri lingvaj rajtoj, verda ekonomio kaj daŭrebla evoluo, montris la gravecon de lingvopolitiko por daŭrebla evoluo. Lingvoj estas hodiaŭ mortigataj kaj lingva diverseco malaperas multe pli rapide ol iam ajn antaŭe en la homa historio, kaj relative pli rapide ol biodiverseco.

Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 6000 lingvoj/dialektoj en la mondo, sed ekzistas 'lingvocida' (lingvomortiga) tendenco pro la fakto ke pli grandaj kaj pli prestiĝaj lingvoj ofte evoluemas al fakta situacio de unulingvismo kiu mortigas ilin. Tio okazas ekzemple en Afriko kie eŭropaj lingvoj estis instrulingvoj. Por ekscii pli pri la temo, rigardu foje la bonege kaj klare prononcitan esperantlingvan prelegon (kun interpretado anglen) fare de lingvisto profesoro Ghil’ad Zuckermann kiu okupiĝas pri ‘reviviga lingvistiko’ (angle ‘renewal linguistics’), filmita dum la malferma ceremonio de la ekspozicio “Esperanto protects Everyone's Language” (Esperanto protektas ĉies lingvon) en la Migrada Muzeo de Adelaide, Aŭstralio (12-09-2011)

https://www.youtube.com/watch?v=Vpy245eWJfE&NR=1 (parto 1)

https://www.youtube.com/watch?v=7rCwONUaRzY&NR=1 (parto 2)
En la revuo Esperanto (UEA) sept. 2012, min trafis la parolado de prof. Mark Fettes en kiu li rimarkigis jenon :

“Ni esperanto-parolantoj laboras por mondo kiel eble plej multlingva kaj multkultura, kie la diverseco de la homaro kompletigas la biologian kaj ekologian diversecon de ĉi tiu mirinda planedo.  Ni ne ĉesu diri tion, ĉiam pli laŭte, pli klare, pli konvinke.  Sed se tia estas nia rolo, ĝi kunportas ankaŭ respondecon.  Ni ne rajtas facilanimi pri nia lingva supereco; ni devas klerigi nin pri socia multlingveco, kaj komenci vidi Esperanton ne kiel solvon, sed kiel elementon en paca, justa, daŭrebla lingvopolitiko por la disvolviĝo de plurlingvaj socioj en ĉiam pli interplektita mondo.

Kompreneble, esperantistoj de diversaj landoj kaj personecoj havos siajn ununopajn reagojn al tiu deklaro.  Mi loĝas en lando kie kelkaj lingvoj formortas, kelkaj prosperas, kelkaj reviviĝas, kaj ĉiutage homoj alvenas al la lando kiuj ne denaske parolas la anglan aŭ tute ne parolas ĝin”.