"ŜPUROJ AL ORIENTO" (DVD-serio)

Temas pri DVD-serio de la nederlanda antropologo Rob Hof pri lia pertrajna vojaĝo (en 2006) tra ĉiuj kontinentoj kaj en kvin mondreligioj*. En tiuj dokumentfilmoj li lasis ne nur famajn personojn sed precipe ordinarajn homojn esprimi ilian rakonton (plejofte en sia propra lingvo ! : en si mem jam rimarkinda) responde al demandoj rilataj al iliaj idealoj, venkoj, frustracioj. Kiel ili vidas la nunan tempon de tutmondiĝo ? Kiel ili rilatas al la premo por modernigi ? Ĉu ili vidas tion kiel minacon aŭ ĝuste kiel ŝancon ? Plejofte konversacioj kiujn li havis kun trajnvojaĝantoj pri ilia fido, timo, espero kaj iluzioj. Vere mirindaj intervjuoj. Mi ofte havis la senton ke ni per tiuj intervjuoj lernas vidi tra alies okulvitroj kontraste al tio kio kutime eblas per la tradiciaj amakomunikiloj. Se la serio estus farita en Esperanto mi vere kredus ke estus esperantistoj kiuj farintus ĝin. Temas pri malofta malferma ĵurnalisma laboro. Filmmaterialo kiu vere merirtus subtekstigon en Esperanto. (HeDe)

* Sporen naar het Oosten (nederlande por ‘Ŝpuroj al Oriento’): www.hoffilm.nl (retejaj lingvoj : nl + en)