Alternatiba Parizo 5-6 decembro 2015

24/09/2015 16:14

La klimata misŝanĝiĝo pliakriĝas ĝis tia punkto ke ĝi nun minacas niajn vivkondiĉojn sur la Tero, post mallonga daŭro en la disvolviĝintaj landoj, kaj eĉ pli en la pli vundeblaj regionoj. Se ni ne agas nun, niaj infanoj aŭ genepoj hodiaŭ kreskantaj alfrontos mondon en kiu ili tre malfacile povos vivi pro la kresko de la tutmonda temperaturo je pli ol 2°C, kiu kondukos al rapida degelo de glaciejoj kaj al leviĝo de la marnivelo, kun marbordaj urboj neniigitaj, malabundo de akvo kaj dezertigo, kaj malapero de miloj da specioj. La solvo venos nek tute desupre nek tute demalsupre, sed de ĉiuj niveloj samtempe: individua, kolektiva, regiona, nacia, kaj tutmonda. Sciencistoj taksas ke ni havas pli-malpli dek kvin jarojn por agi kaj eviti ke la plej malbona klimato-scenaro okazos kaj ke la perturbo estos neinversigebla.

https://alternatiba.eu/eo/alvoko-por-prialternativa-mondo-vilago-en-parizo-dum-la-cop21-la-5an-kaj-6an-de-decembro-2015/