FEB 2015 NEPALO
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11an Internacian Himalajan Renkontiĝon, fine de feburaro 2015. Aŭspicias Esperanta Naturamikaro.
Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝogrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. Legu pli sur https://www.esperantio.net/index.php?id=2492