MIGRADO KAJ ESPERANTO JULIE 2013 EN LA FRANCAJ VOGEZOJ
#e #eo #esperanto
Olivier BUISSON estas laŭprofesie mezmontara gvidisto ("Accompagnateur en Moyennne Montagne") kaj nun proponas migradojn en montaro por sportemaj homoj kun sufiĉa kompreno de Esperanto.
La venonta migrado okazos de la lundo 1a ĝis la vendredo 5a de julio 2013 en montaro Vosges (Vogezoj). La publiko celata estas larĝa tiom sporte kiom lingve. Sporte, oni normale estu kapabla, povi iri distancon de maksimume 18 km kun altodiferenco de 800 m sed la fina programo estos adaptita al la publiko kaj vetero. Ĉiel, kaze de bezono, ĉiutage eblas ripozi en la gastejo, por tiu kiu sentus sin tro laca. Lingve, ĉiuj kiuj havas sufiĉan komprenon de Esperanto estas bonvenaj. Mi instruas nian lingvon per rekta metodo al progresantoj en la loka klubo kaj scias ke tuta semajno en Esperanto plej bone efikas por progresi.
Atentu ke la maksimuma nombro de partoprenantoj estu 12 pro sekurecaj, leĝaj kaj bon-etosaj kialoj. Ĉiujn detalojn (aliĝilon ktp) petu al li : obuisson ĉe live.fr, retejo : https://vojaghoensudameriko.en-escale.com/