Ekologie saĝaj urboj : ĉu proksimiĝas la ideala urbo ?

20/10/2011 22:22

 

 

Ekologie saĝaj urboj : ĉu proksimiĝas la ideala urbo ?

 

Ni vivas en unu el la plej dense loĝitaj regionoj en la mondo kaj la malabunda naturo kiu restas esence estas nur destinata por distraj aktivecoj, kiel urba parko. Kion kelkaj ankoraŭ nomas la fuĝon el la urbo pli similas al preskaŭ neperceptebla etendaĵo de la urbo al la kampara parto de la urbo. La rezulto : niaj urboj komencas simili al la ideala urbo kiun direktoro Peter Thoen de la flandra Instituto por biologia-ekologia konstruado kaj loĝado -  en enreta eldono de Ecopolis - priskribis jene: "La ideala urbo estas kompreneble urbo kie vi povas vidi variecon de koloroj kaj konstruaĵoj, kie infanoj kaj maljunuloj trovas lokojn por ludi kaj ripozi, kie vi povas promeni kviete kaj bicikli en agrablaj kaj sekuraj stratoj, kie vi ankorŭ povas trovi terasojn en sana medio por ĝui la sunon, kie vi retrovas koncentrite ĉiujn eblecojn kiun urbo devas proponi, kie vigla loka ekonomio vivas, kie riĉa oferto de kulturo kaj distro troviĝas, kie vi kaj viaj infanoj povas sperti la veran naturon sur piediranta aŭ bicikliranta distanco, kie vi povas facile per publika transporto atingi la plej gravajn lokojn, kie vi je ajna tempo de la tago povas iri ie ajn sen senti vin maltrankvila"

Unu el tiaj lokoj estas en Nederlando, la haga kvartalo ‘Wateringse Veld (vidu ankaŭ la artikolon pri arbomuzeo) kie la temo daŭripoveco kaj protektado de la naturo jam ludis grandan rolon.  

Pli avangarda aliro estis plano  por utopia urbo en Portugalio: PlanIT-Valley (PlanIT Valo)

En 2013 devus aperi en Paredes, en la nordo de Portugalio, ĉ. 15 km for de la universitata urbo Porto, speco de Sillicon Valley je eŭropa nivelo : PlanIT Valley. La ambicia plano ne sukcesis realiĝi. Ne malpli ol ĉirkaŭ okdek procentoj de la rubaĵoj kiujn oni generos estus reciklataj. La urbo estus plenplena da sensoroj (100 miljonoj ) por optimumigi la energion, akvokonsumon kaj rubaĵojn.  La urbo ankaŭ zorgintus por optimuma miksaĵo de verdaĵoj, akvo kaj konstruaĵoj. Oni kalkulis ke en tia urbo baldaŭ loĝus inter 13.000 kaj 20.000 homoj.

PlanIT-Valo promesis esti la unua daŭripova urbo en la mondo el ekonomia, socia, teknologia kaj naturprotekta vidpunktoj. Konstruaĵoj ankaŭ havus tegmentojn kovritaj kun plantoj kiuj reduktus lokan temperaturon tra forvaporiĝo, samkiel ili absorbus pluvakvon kaj poluaĵojn. PlanIT Valo estus konstruinta pli proksime al ekzistantaj transportaj ligoj ol la similspeca ekologia urbo Masdar City en Abu Dhabi. 

PlanIT Valley servis kiel ĉefa ekzemplo en libro pri ekologie saĝaj urboj (‘eco-smart cities’). Ĝia sukceso estintus tre grava por la mondo kiam estas bezonata 9 300 novaj urboj en la mondo. En Ĉinio sole, en la sekvantaj 30 jaroj oni estimas ke 300 miljonoj da homoj forlasos kamparajn areojn por vivi en urbaj medioj. Probable 75% de la terloĝantaro vivos en urboj en 2025. Novaj urboj estos ege necesaj kaj la hodiaŭa modelo ne funkcias bone. Urboj formas la absolutan kernon de ekologiaj problemoj en la mondo : ili okupas nur 2% de la tersurfaco, sed konsumas 75% de ĝiaj naturaj rimedoj.

La sekvanta generacio de saĝaj urboj nur sukcesos se ili estos konstruataj en partnerecoj uzante novajn kaj noviĝemajn teknologiojn, disvolvitaj en kunlaboro kun la plej grandaj talentuloj en la mondo ene de malfermema kaj kunlaborema ekologia sistemo.

La belga artisto kaj arkitekto Luc Schuiten kreis ankaŭ ekspozicion pri vegetalaj urboj por inspiri krei pli naturproksimajn urboj kie eblas pli sane vivi.