AKTUALE

IREN (Internacia Renkontiĝo Naturamika)

22/04/2017 17:36
Por esperantistoj Abaliget estas fama pri la ĉiujara IREN (Internacia Renkontiĝo Naturamika), bone aranĝita kaj ŝatata renkontiĝo kun riĉaj esperantistaj kaj turismaj programoj. Ĝi okazis ekde 1968, ĉiam en julio, antaŭ la Universala Kongreso. Detalan informojn ĉe la Departementa Komitato de HEA, H-7601 Pécs, pf. 2, Hungario.

Alternatiba Parizo 5-6 decembro 2015

24/09/2015 16:14
La klimata misŝanĝiĝo pliakriĝas ĝis tia punkto ke ĝi nun minacas niajn vivkondiĉojn sur la Tero, post mallonga daŭro en la disvolviĝintaj landoj, kaj eĉ pli en la pli vundeblaj regionoj. Se ni ne agas nun, niaj infanoj aŭ genepoj hodiaŭ kreskantaj alfrontos mondon en kiu ili tre malfacile povos vivi pro la kresko de la tutmonda temperaturo je pli...

KISO 2015 en naturamika domo

17/05/2015 13:33
La Marburga Esperanto-Grupo kaj la Marburgaj Naturamikoj invitas vin al la somera 25a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo) en naturamika domo "Steinkaŭtenhütte", kiu situas en la arbaro proksime al la urbo Marburg (Germanio). Dato : inter la 9a kaj la 16a de aŭgusto 2015. Pliaj detaloj > https://www.kiso-marburg.de.vu/

FEB 2015 NEPALO

14/10/2014 11:06
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11an Internacian Himalajan Renkontiĝon, fine de feburaro 2015. Aŭspicias Esperanta Naturamikaro. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj...

Klubo de esperantistaj ludemuloj en naturamika domo (Germanio)

28/09/2013 22:59
La klubo de esperantistaj ludemuloj kunvenas en la naturamika domo de Schwerte (Germanio). Pliaj informoj sur : https://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj

16/05/2013 22:46
Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj (i.a. pri la kantkonkurso Eurovision)

Promeni tra naturo kaj vikipedio

15/03/2013 20:07
Kie ? Bouresse, Francio Kiam ? 12-17 aŭgusto 2013 Tiu staĝo havos du aspektojn : -Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn. -Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn kiujn eventuale oni provos plibonigi. Venu do bone ekipite ŝue, vestaĵe,...

MIGRADO KAJ ESPERANTO JULIE 2013 EN LA FRANCAJ VOGEZOJ

28/02/2013 22:37
  #e  #eo    #esperanto   Olivier BUISSON estas laŭprofesie mezmontara gvidisto ("Accompagnateur en Moyennne Montagne") kaj nun proponas migradojn en montaro por sportemaj homoj kun sufiĉa kompreno de Esperanto. La venonta migrado okazos de la lundo 1a ĝis la vendredo 5a de julio 2013 en...

Sukcesa komenco de la Naturamika Semajno 2012

20/08/2012 23:10
Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria: mirinda panorama platformo je preskaŭ 3.000 metroj super la marnivelo. Grupeto de naturamikoj el du kontinentoj (Eŭropo kaj Azio)...

Rio+20 Multe da parol-bobeloj, sed mankas vera rezulto

19/07/2012 21:31
La brazila pinto-estraro eĉ ne akceptis diskuti la antaŭpreparitan Finan Deklaron: - Mankas mono por daŭrebla evoluo. - Mankas devigo por la internaciaj financ-institucioj (Monda Banko, IWF) financi nur daŭreblajn investojn. - Libera merkato kaj kreskado restas la celo. - Verda ekonomio estas la slogano, sed sub la direkto de kreskado efikos...

Junio 2012 - Rio+20, pintkonferenco pri daŭrebla evoluo : kio pri lingvaj rajtoj ?

22/05/2012 21:28
 En junio 2012 okazos en Brazilo Rio+20, nova monda pintkonferenco pri daŭrebla evoluo al kiu Universala Esperanto Asocio (UEA) partoprenos kaj al kiu oni jam derektis la rekomendojn faritajn dum la okazinta konferenco en Bonn (Germanio) en la jaro 2011.  La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan...

22 aprilo 2012 : Internacia Tago de la tero ("Panjo Tero")

05/03/2012 22:19
  La internacia tago de la tero ankaŭ ĉi-jare okazas sur la 22a aprilo. Dum ĉi tiu evento 22.000 organizaĵoj en 192 landoj apartenantaj al la Earth Day Network organizas agadojn por peti je pozitiva maniero atenton al la naturo, la medio kaj klimata ŝanĝiĝo. Pli ol 1 miljardo da homoj partoprenas ĉiun jaron en ĉi tiuj aktivecoj. Sur la...

26-29 marto 2012 : Planedo Sub Premo - konferenco -

01/03/2012 17:54
“Planet Under Pressure” (“Planedo Sub Premo”) estos la plej granda konferenco pri tutmonda ŝanĝo antaŭ la Rio+20 Earth Summit (tera pintokunveno) sekvantan junion en Rio de Janeiro. Renkontiĝos 3000 tutmondaj sciencistoj pri daŭripoveco Inter la rekomendoj por la Rio+20 Earth Summit troveblas : “Permesi diskriminacion en la monda komerca...

22-3-2012 : Monda Akvotago

24/02/2012 15:04
Mi ĵus eksciis ke mortas ĉiutage 4000 infanoj nur pro trinkado de malpura akvo aŭ uzanta nesekuran sanitarajn instalaĵojn. Aliĝu kun ni al la Mondo Piediras por Akvo & Sanitario. Kune ni povas meti premon sur politikistoj kaj parlamentoj fari ion nun por halti la plej grandan krizon de lde  en laen   en! Mondo piediras...

Internacia filmfestivalo por la naturmedio

03/02/2012 20:37
Inter 7a-14a februari 2012 okazos la 29-a internacia filmfestivalo por la naturmedio  (https://www.iledefrance.fr/festival-film-environnement/) kiu invitas vin por malkovri fortan sed endanĝerigitan planedon : 116 filmojn el 34 malsamaj landoj.  
Items: 1 - 15 of 19
1 | 2 >>