Reviviĝu ! Leciono rilate al la arbaro de Erimo.

15/10/2011 20:00

Bildrakonto de Yooko MOTOKI pri fiŝistoj kiuj revivigis arbaron dum
kvindek jaroj sur marbordo de Erimo, dezerto kovrita de sablo. Temas pri vera okazintaĵo en Japanio !

Nun en Afriko, Ĉinio kaj aziaj landoj marŝas vigle la agadoj renaski verdon sur la tero. Ili celas revivigi la arbaron, kiun homoj detruadis por sia vivo. Ni, la homaro, tre rapide detruadas arbaron en la tuta mondo, kvankam ni ne rimarkas tion vivante en Japanio plena de verdaĵoj. "Dezerto de Erimo", eble ne konata vorto al vi, sed la regiono Erimo, perdis vastan arbaron apud la marbordo pro utiligado por hejtaĵo ĝis la fino de Meiĵi-epoko(1911), estis nomata tiel.

Tiu ĉi rakonto estas vera historio, kiel la fiŝistoj-laminariistoj (laminario-kolektantoj), minacataj perdi hejmlokon, revivigis arbaron per sia multjara klopodado. Tion rakontas la loĝantoj-fiŝistoj en ĉi tiu japana bildstria libro. Tamen, tio estis granda verdiga entrepreno, kiun plenumis la loĝantoj kaj la registaro kune. Ŝajnas al ni, ke la loĝantoj de Erimo instruis kiom penega estas la klopodado reakiri naturon foje perditan. Legu la tekston de la bildrakonto klakante sur jena pdf-dosiero :  Arbaro de Erimo.pd  (85,6 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas elŝuti tiun de NUANCE, legu kial sur tiu ĉi dokumento : PDFlegilo de Nuance.pdf    (757 kb).

En Japanio ankaŭ libroforme aperis en 2013 versio en Esperanto : "Reviviĝu, la arbaro de Erimo"

ISBN 978-4-88887-073-3, retadreso : esperanto ĉe jei.or.jp , havebla ankaŭ ekzemple pere de la libroservo de UEA. Eble indas varbi por tiu tre bela kaj intereso-kapta libro kiu rakontas la perdon de arbaro kaj la kaŭzoj, la ekscio kaj pena eklaboro por regajni la arbaron. La pentrajhoj subtenas la komprenon de la teksto, kiu taŭgas kiel interesa legaĵo - ankaŭ en kurso de Esperanto por progresantoj.