Ĉu pli ol la duono de la lingvoj malaperos ?

18/06/2012 11:34

Kun la formorto de lingvoj perdiĝos ankaŭ dum generacioj akumulita scio de popolgrupoj pri la natura medio kaj kulturo.  Surbaze de nova esploro sciencistoj difinis kvin tielnomatajn varmegajn punktojn sur la Tero, kie la malgrandaj lingvoj plej riskas malaperi. Ili estas orient-Siberio, nord-Aŭstralio, meza parto de sud-Ameriko, Oklahomo en Usono kaj la okcidenta regiono de Usono kaj Kanado. La lingvisto David Harrison de la Usona National Geographic News eĉ pretendas ke "la nuna formorta ritmo de lingvoj superas la malaperon de biologiaj specioj". Dum la pasintaj 500 jaroj malmultiĝis la duono de la vivantaj lingvoj. Iuj fakuloj prediktas ke eĉ la duono de la nun uzataj plimalpli 7000 lingvoj povus malaperi antaŭ la fino de la nuna epoko. Esploristo Larry Gorenflo de la Penn State Universitato opinias ke estas interrilato inter la biodiverseco kaj kultura kaj lingva diversecoj. Tie kie la biodiverseco malkreskas ankaŭ malkreskas la lingvodiverseco. Eble ne estas hazardo ke ĉar indiĝenaj popoloj ĝuste loĝas ofte en biodiversece riĉaj regionoj kaj pro la perdo de biodiverseco ili devas forlasi siajn hejmojn kaj terenojn kie ili venas en kontakto kun dominaj lingvoj kaj kulturoj en kiuj la deziro kaj neceso por svati la propran lingvon daŭre estas sub premo. La defendantoj de biodiverseco (plantoj, bestoj) estas ofte biologoj kaj dum la lastaj jaroj ili pli kaj pli interesiĝas ankaŭ al la homoj, ĉar ili konsideras kune kun la ekologiistoj ke ankaŭ homoj kaj do homaj lingvoj formas parton de la ekosistemoj en la mondo. Tia agado krome fortigus la rilaton inter la homo kaj la naturo.

Kiam ekestos novaj formoj de kunlaboro inter agadistoj (indiĝenaj popoloj, naturprotekaj asocio, Esperanto-asocioj) kaj monhelpaj fondusoj por akceli samtempe biologian, kulturan kaj LINGVAN diversecojn ?

Apud lingvoj kiuj malaperas, naskiĝas ankaŭ novaj lingvoj. Esperanto estas nur unu ekzemplo de nova lingvo. Se sciencaj studoj en iu lingvo ekzemple estas tiom malaltkvalite studoj en tiu lingvo malkreskas aŭ eĉ ne plu ekestas. Tial tradukistoj ne plus tradukas nacilingve la plej novajn terminojn kaj anstataŭ uzas la ekivalenton en la lingvo en kiu oni plej publikigas en tiu fako.

Amaskulturo portita de konsumismo klopodas atingi ke ĉiuj konsumantoj deziras la samajn aferojn, agas simile, parolas simile, ktp. Se tiu evoluo ne haltiĝos estonte verŝajne estos nur kelkaj superregaj lingvoj (kun regionaj variantoj). Tion pruvas ankaŭ la disvastigon de la norma, standarda ĉina lingvo (mandarina) kaj la akompana kultura unuformeco kiu iras je la malavantaĝo de aliaj variantoj de la ĉina.

Lingvo endanĝeriĝas ofte pro lingva hegemonio

Lingvo endanĝeriĝas se la parolokomunumo trovas ke la propra gepatra lingvo ilin socie-ekonomie malhelpas iusence. Tio estas ofte pro lingva hegemonio, problemo kiu ankoraŭ ne estas konvinke solvita malgraŭ ke ĝi eĉ estas studobjekto pro siaj altaj kostoj kaj sia implicita negado de la lingvodiverseco.
Eble studentoj kiuj studas la fakon interlingvistiko* ankaŭ pli pristudu la ekologion de la lingvoj kaj la rolon de Esperanto kiel
kulturilo por lingva daŭreco kiu povas, kune kun multe pli forta tradukindustrio, helpi subteni novan lingvomovadon kiu
zorgu por la kuntenado kaj disvolviĝo de lingva kaj kultura 'ĉifonkudraĵa" mozaiko.

* Interlingvistiko : interdisciplina lingvoscienca branĉo kiu pristudas la rolon de lingvo en la internacia komunikado en ĉiaj ĝiaj aspektoj kun specifa atento por la teorio kaj praktiko de artefaritaj lingvoj, helplingvoj kaj planlingvoj. CED (UEA) eldonas la 'Revuon por interlingvistoj'. Jen ankaŭ du e-libroj rete elŝuteblaj :

1. Prof. H. Tonkin : 'Interlinguistics, and Planned Language' (University Press of America) en la angla, parte france kaj germane.

2. Vera Barandovská-Frank : 'Enkonduko al interlingvistiko' (tekstlibro en Esperanto)