1-a Andaluza Esperanto-Rendevuo (28-a kaj 31-a de marto 2025) en Malaga

13/02/2025 18:12

KIO ATENDAS VIN:
Esperanta etoso: ĝuu la ŝancon praktiki esperanton kun homoj el diversaj lokoj en agrabla mediteranea medio.
Andaluza kulturo: malkovru la fascinan historion kaj tradicion de ĉi tiu unika regiono.
Promenadoj tra Malago: esploru la ĉarmajn stratojn kaj vidindaĵojn de belega urbo.
KIAL PARTOPRENI:

– spertu la faman gastamon de suda Hispanio;
– gustumu la bongustan lokan kuirarton;
– vizitu mirindajn monumentojn kaj muzeojn;
– partoprenu riĉajn kulturajn programojn.
 
Malago, kun sia riĉa historio influita de diversaj civilizacioj, proponas perfektan fonon por nia evento. De la impona Alcazaba ĝis la naskiĝdomo de Picasso, la urbo estas plena de kulturaj trezoroj atendantaj vian malkovron. Ne maltrafu ĉi tiun unikan ŝancon ligi vian pasion por esperanto kun kultura vojaĝo tra unu el la plej allogaj regionoj de Hispanio. Nia kogresejo estos la Naturamika Esperanto-Domo (C/ Ricardo de la Vega 14, ES-29018 Málaga), sed eventoj kaj programeroj okazos en pluraj lokoj tra la urbo kaj en la regiono.
 
Aliĝu nun al la 1a Andaluza Esperanto-Rendevuo (28-31 marto 2025) kaj preparu vin por neforgesebla sperto en la koro de Andaluzio!
 
Jen ligilo al la aliĝilo: https://mallonge.net/AER25
 
Jen resumo de la programo: