2020: 125-jariĝo de "Amis de la nature" (franca por 'amikoj de la naturo')

22/02/2020 17:04

2020: 125-jariĝo de la naturamika movado

La naturamika movado estis oficiale fondita la 16-an de septembro 1895. Okaze de ĉi tiu evento, Naturamikaro Internacia lanĉis en 2020 internacian kampanjon "125 agadoj por daŭripova evolugio" kiu celis doni ideon pri la diverseco de agadoj de naturamikoj, kiuj kontribuis al la daŭripova evoluigo. Jen kelkaj kontribuoj tiurilate :

  • Lokaj asocioj de naturamikoj diverslande organizis aktivecojn kiel ekzemple konferenco, vizito de naturamika domo aŭ arbokulturejon, malkovro de verda vojo. Notindas ankaŭ ke iu loka grupo pentris rulŝtonojn (diametro ĉ. 10 cm) kiuj ilustris la respekton por la naturo kaj kiu estis metitaj en elektitajn lokojn por transdoni la mesaĝon pri la naturamikara datreveno. Foto videblas sur la retejo de IAN.
     
  • La naturamikara movado volis doni fortan signalon plifortigi la klimatan protekton kaj justecon per konkretaj agoj kiel la plantado de arboj sub la slogano "Arbo por loka asocio" aŭ "Arbo por naturamika domo" kolektante donacojn por plantigi arbojn en Afriko fare de afrikaj naturamikaj organizaĵoj.
     
  • Naturamika Junularo kaj diversaj partneroj en Eŭropo pretas doni subtenon subtenon al la naturamika centro en insulo La Palma, forte damaĝita de la erupcio de la vulkano Cumbre Vieja (HeKo 777 4-B, 3/12/2021).
     
  • Esperanta Naturamikaro organizis dum printempo 2022 ornitologian semajnon helpe de rumanaj naturamikoj en la delto de la Danubo. La rumanoj jam komunikas en Esperanto, kvankam ne-esperantistoj: la propono de kunlaboro venis ĝuste de ili. Al la delto eblos veturi per ŝipo de Budapeŝto, kaj tiel viziti ankaŭ insulon Esperanto, la duan laŭ vasteco sur la rivero Danubo.

     

  •