Arbomuzeo en Den Haag (Hago)

26/10/2011 22:25

Kiel varianton de la antikva ‘arboretum’ (botanika ĝardeno) estis instalita en la haga urbodkvartalo Wateringse Veld arbomuzeo en la formo de kvartalo kie preskaŭ ĉiu strato havas ĝian propran arbon. Wateringse Veld estas kvartalo kun multe da akvo, pitoreske serpentumaj vojetoj kaj kun multe da atento por la kvalito de publika verdaĵo kiu el si mem bonege taŭgas por arbokolekto kiu estas unika en Nederlando. Dum la evoluigo de Wateringse Veld daŭripoveco kaj prizorgado de la naturo ludis grandan rolon. Ankaŭ la artaj esprimoj estis faritaj de artistoj por kiuj la naturo formas motivon kaj fonton de inspiro. Herman de vries, artisto kaj mensa patro de la arbomuzeo jam de multaj jaroj revis pri la kreo de granda arbomuzeo kiu ĝuste laŭvalore rimarkigas la grandegan diversecon de la naturo. Kun la muzeo li deziras ŝirmi la arbojn kontraŭ formortigo por ke estontaj generacioj povas kviete admiri ilin.

Arbogvidilo de tutmonda arbokolekto

La arbomuzeo en Hago konsistas el unika arbokolekto el la tuta mondo. De stretfolia frakseno ĝis la kaŭkaza piro kaj la lanopomo taliso ĝis la ĉerizo joŝino. Estus la intenco ke tie venus fine 5000 arboj de 300 malsamaj tipoj. Ekzistas ankaŭ arbogvidilo de la muzeo. En la stratoj kaj la ksvaroj granitaj kaheloj referencas al la nomoj de la arboj kaj al ilia broŝuroskizo por ke oni ĉiam sciu post elfosado de iuj arbojn kie tiuj arboj troviĝis.

Naturo kiel arto

Herman de vries vidas en la arbomuzeo manieron por integrigi arton en la ĉiutaga vivo. Li ne uzas naturon por fari arton, sed prezentas naturon kiel arton.

Bicikla intinero al Wateringse Veld

El Hago eblus bicikli al Rijswijk kaj de tie pere de pontetoj trans la rivereto Strijp. En Wateringse Veld estas promenvojo tra la kvartalo. Eble ideo por esperantista ekskurso ?

Ligoj :

Botanika arto : www.botanische-kunst.de (germane)

Wateringse veld : https://wateringseveld.nl/page.php?sub=1 (nederlande)

Filmeto (i.a. ekologia parto kun arto sur ponto en la dua duono de la filmeto - route2)  https://vimeo.com/14749807