Bicikle pilgrimi al Kompostelo (Hispanio, EU)

11/08/2012 20:49

Pri la fenomeno de pilgrimado al Kompostelo

La vojo de Sankta Jakobo, ekde 1993 estas parto de Monda Heredaĵo de UNESCO.Tuta informa paĝo sur https://europacivitano.wordpress.com/2012/01/23/multkolora-europo-pligrimvojo-de-sankta-jakobo-2/

Rita kaj Antoon el Oostende (BE), fervoraj biciklantoj kaj esperantistoj pilgrimis en 2011 bicikle al Santiago de Kompostelo. Pli frue jam pilgrimis al Kompostelo Bruno kaj Maryvonne, francaj prelegistoj, kiuj faris aŭdvidan muntaĵon pri Santiago de Kompostelo.

Maryvonne kaj Bruno Robineau vivas kun la piedoj sur la tero kaj la kapo en la steloj. Ilia pasio : vojaĝi por forĝi la animon kaj grandiĝi en humaneco. Ili ja trairis la mondon dum ok jaroj, dividante la ĉiutagan vivon de la familioj en diversaj kontinentoj, interŝanĝante sian laboron kontraŭ ŝirmo kaj manĝo. Bruno kaj Maryvonne parolas plurajn lingvojn, inter ili Esperanton, kaj ili fariĝis ardaj advokatoj de la internacia lingvo.

Kun siaj du infanoj –kaj du azenoj- ekiris sur vojo plena je senco kaj historio por vojaĝo de
1 500 kilometroj !

La pilgrimado al Kompostelo fariĝas socia fenomeno kaj allogas marŝantojn – kredantojn aŭ ne- de la tuta mondo. Iri al Kompostelo signifas religi sin kun sia korpo, kun la silento, iri renkonte al si-mem , al la pejzaĝoj kaj al la aliuloj. La pilgrimanto donas al si tempon por disiĝi de la ĉiutagaĵoj kaj provi retrovi la fundamentaĵojn de la vivo.

Bruno kaj Maryvonne invitas la spektantojn sekvi ilin sur tiu pado. Miriga aventuro por iu ajn, kiu akceptas… ekmarŝi.

Libroj pri la aventuroj de la familio Robineau haveblaj post la prelego : Huit ans autour du Monde – Roumanie Vagabonde – Compostelle en famille – En espéranto : "Ok jaroj da migrado ĉirkaù nia planedo"

Maryvonne kaj Bruno Robineau – Le Moulin Boireau – 49270 LANDEMONT – Francio

Tel-fax 00 33 2 40 98 78 76 – brobineau (ĉe)wanadoo.fr - www.voyage-tourdumonde.com

Okaze de hispana Esperanto-kongreso en Kompostelo japana esperantisto Harukuni EGAWA prelegetis kaj montris filmeton pri sanktaj pilgrimvojoj en Japanio, kiuj estas samtempe UNESKO-kultura herdaĵo  :