Eŭropa Asocio de verdaj vojoj

18/02/2012 23:44

Iniciatoj kiaj Car Free Cities (senaŭtaj urboj), Energie Cités (kiu celas protekti la medion en urbaj ĉirkaŭaĵoj per raciigo de la energio-uzo), Cities for Cyclists (biciklo-amikaj urboj), la European Chart for Sustainable Cities (eŭropa ĉarto por daŭrigeblaj urboj por diskonigi Agendon21 sur loka nivelo) kaj Eurovelo (projekto kiu klopodas krei 12 biciklajn itinerojn trans Eŭropo), estas nur kelkaj dimensioj de la movado por verdaj vojoj en Eŭropo.

La asocio AEVV-EGWA estas la kupola asocio de naciaj asocioj de verdaj vojoj en Eŭropo kiu celas transformi eksfervojaj linioj kaj trenvojoj en ‘verdaj vojoj’. Ĝi ĉiujare organizas konferencon kaj eĉ administras eŭropan premion de verdaj vojoj. Ekde 1998, tiu asocio grupigas diversajn instituciojn kaj kolektivojn kiuj respondecas pri la disvolviĝo de verdaj vojoj en siaj respektivaj geografiaj regionoj. Ĝia retejo estas en angla, franca kaj hispana lingvoj. La celo de la asocio estas disvolvi veran transnacian reton tra Eŭropo kiu konsistas plejparte el verdaj vojoj tie kie eblas kaj vojoj kun maldensa trafiko por ligi verdajn vojojn inter si aŭ por povi atingi interesajn ejojn el vidpunktoj turista, kulturhistoria ktp.

Ĝenerale, la AEVV proklamas ke la verdaj vojoj :

  • plibonigas la trafik-ligojn kaj la lokan senmotoran trafikon;
  • favoras pli sanan vivmanieron kaj pli sanan kaj ekvilibran manieron de transportado;
  • reduktas la kongeston kaj la poluadon en la urboj;
  • akcelas la kamparan disvolviĝon, la aktivan turismon kaj la lokan labordungadon;
  • kuraĝigas pli homajn rilatojn inter la civitanoj;
  • proksimigas la Eŭropanojn de ilia natura kaj kultura medio:
  • kontribuas al la konservado de infrastrukturoj kiel la ne plu uzataj fervojaj linioj, trenvojoj kaj la kulturaj vojoj (Romiaj vojoj, vojoj de pilgrimado) por transformi ilin en aŭtonoman vojaron rezervitan por malrapida trafiko;
  • alkuraĝas la senmotoran transportadon, inventarias eblajn itinerojn por verdaj vojoj kaj redaktas teknikajn raportojn;
  • akcelas kaj kunordigas la interŝanĝon de kompetentecoj kaj de informoj inter la diversaj naciaj kaj lokaj asocioj kaj organismoj kiuj disvolviĝas similajn iniciatojn en Eŭropo;
  • informas kaj konsilas la naciajn kaj lokajn organismojn pri la rimedoj por efektivigi ĉi tiujn vojojn por la malrapida trafiko;
  • kunlaboras kun la eŭropaj aŭtoritatoj por subteni iliajn politikojn rilate al la naturmedio, daŭrigebla evoluo, regiona ekvilibro kaj dungado.

Ĝi eldonas du ŝlosilajn verkojn en la kampo de verdaj vojoj :  “manlibro verdaj vojoj” (angle) kaj ”gvidilo de bonaj praktikoj por verdaj vojoj en Eŭropo” (angle, france, hispane). La lasta prilumas la aranĝojn je loka, regiona kaj nacia niveloj por akceli tiujn praktikojn en divesaj geografiaj, kulturaj kaj ekonomiaj kuntekstoj.

Angle : [PDF]  The European Greenways Good Practice Guide
 Hispane : [PDF]   Guía de Buenas Prácticas de Vías Verdes en Europa
  France : [PDF] Guide de bonnes pratiques de voies vertes en Europe  (3900 Ko)

    AEVV-EGWA

    https://www.greenwaysforeurope.org/