Ekologio de lingvoj - ekolingvistiko (eo) - Ecolinguistics (en) - Ecologie des langues (fr)

13/05/2013 21:20

Kolekto Delfí Dalmau : La organiza komisiono de la premio Delfí Dalmau pripensis antaŭ iom da jaroj ŝanĝi ĝin al librokolekto pri ekolingvistiko*, omaĝe al nia elstara pioniro. Ekolingvistiko estis temo dum seminario de la interlingvistika esperantologia asocio GIL 23.-25a novembro 2012 en Berlino. 
Regule okazas ekolingvistikaj seminarioj, listo trovebla i.a. sur 
conferences | alwinfill

* Ekolingvistiko gravas por la konservado de lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Ĝi esploras kiel oni povas protekti minacatajn “specojn” kaj kiuj estas la interrilatojn inter unu aŭ pluraj lingvoj kaj ilia ĉirkaŭaĵo lingva, kultura, socia, politika, geografia, natura ktp kvazaŭ temus pri vivantaj organismoj.  


Ne nur bestoj kaj plantoj, sed ankaŭ lingvoj estas minacataj ! Lingvo estas same malfacile reanimebla ol homo ! Unesko kalkulis ke ekzistas ĉirkaŭ 6000 parolataj lingvoj. Pro la tutmondiĝo 2500 lingvoj riskas malamperi. Por konsciigi la publikon pri la stato de la lingvoj en la mondo nuntempe la artisto Patrick Keulemans jam organizis ekspozicion 'unu maro, unu lingvo' per kiu li petas atenton pri la konservado de diverseco en la mondo, ankaŭ sur la lingva kampo. Keulemans volas bildarte respondi al tio ĉar li trovas ke diverseco gravas en ĉio ajn. Lingvo ĉiukaze estas ligita al kulturo. Kiam malaperas lingvo, tiam ankaŭ malaperas kulturo.

Ĉu vi opinias ke Esperanto povas havi estontecon kiam sufiĉe granda grupo celkonscie volas sin identigi kun tiu lingvo kaj la kulturajn valorojn kiujn ĝi celas peri ?
 
Libroj 

- Evans, Nicholas, Dying Words. Endangered Languages and What They Have To Tell Us, Wiley-Blackwell, 2010 : la mondo vere malriĉiĝus laŭgrade kiom ni perdas pliajn lingvojn.