Ĥadiĝa Alieva delegitino por la naturamika junularo

23/01/2024 17:27

La stabo de la Esperanta Civito etendiĝas unuafoje al Azio. La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikis la 22-an de januaro 2024 ke Ĥadiĝa Alieva estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF). Post tutjara staĝo ĉe la Naturamika Junularo en Prago ŝi faris preparan staĝon en la orienta legacio en Budapeŝto. Kiel legacia asistanto, la nova kadro aktivos en la tuta orienta Eŭropo (escepte de la baltaj respublikoj) kaj proksima Oriento, inkluzive de Irano.