Iom da historio

18/02/2012 20:52

La koncepto ‘verda vojo’ estiĝis antaŭ relative malmulte da tempo en la okdekaj jaroj en Usono, la pioniro de la verdaj vojoj, kie oni parolas pri ‘greenways’. Por trovi la devenon de la koncepto pluraj aŭtoroj reiris ĝis la 19a jarcento kun verkoj de diversaj pejzaĝo-arkitektoj en grandaj usonaj urboj.

En Eŭropo ĝi estas sufiĉe nova fenomeno kiu ekestis nur depost 1998.   ‘Verdaj vojoj’ ekzistis jam delonge en la formo de ne plu uzataj fervojaj trakoj kaj trenvojoj kiujn oni recikladas al reto de vojoj por nemotora trafiko kaj do malrapida  trafiko por biciklantoj, piedirantoj, rulglituloj-sketistoj, sed ankaŭ uzantoj de rulseĝoj kaj en certaj kazoj ĉevalrajdantoj enkadre de turismo, libertempo kaj veturado de la lokuloj.

 

La termino greenway (verda vojo) kiel padoj por promenado kaj la libera tempo, liberaj de ĉiu aŭta cirkulado, komencis tute milde aperi en la literaturo komence de la sesdekaj jaroj.  Depost la eldono en 1990 de la libro Greenways for America de Charles Little, la projektoj por la kreado de verdaj vojoj multobliĝis sin en Usono kaj aliloke en la mondo dum la dua duono de la okdekaj jaroj kaj la jaroj kiuj sekvas.

Verda vojo kiu sekvas vojon kiu ne aŭ tre malabunde havas ligon al strategiaj lokoj (stacidomoj, butikoj) ne estos ilo tre interesa por plibonigi la movecon. Same validas ke verda vojo ne povos formi interesan instrumenton por turisma disvolviĝo se ĝia itinerio ne ofertas sufiĉe ekologian, distran aŭ kulturan intereson, sed ankaŭ se minimumo de adaptadoj ne estas plenumitaj.

Verdaj vojoj havu bonan ligon kun la urba regiono por permesi al homoj uzi ilin. Multaj okcidentaj landoj altagrade evoluigis sistemojn de verdaj vojoj, kiuj ofertas oportunan ligon inter kamparaj kaj urbaj areoj, kiel ekzemple la Trans Canada Trail  (Trans Kanada Pado) en Kanado, la East Coast Greenway (Orientmarborda verda vojo) en Usono, la Vias Verdes en Hispanio, la Gold Coast Oceanway en Aŭstralio kaj  la verdaj vojoj en Eŭropo. Verdaj vojoj en Kantono estas vere belaj kun arboj, floroj, akvofaloj kaj fontanoj. Lokaj aŭtoritatoj devus eldoni gvidliniojn kaj normojn rilate al la dezajnado kaj konstruado de verdaj vojoj.