Kartonaj bicikloj revolucius la mondon...

04/10/2012 17:41

Vere daŭrebla alternativo por sana, malmultekosta, klimatneŭtrala enurba transportado : BICIKLO EN KARTONO kun akvo- kaj fajroprotektigaj kvalitoj ! Ĉu realigebla produkto, utopia revo aŭ ludoŝango en la maniero kiel produkti kaj eksporti varojn ? Krome produktado eblus sen ia metala produktero, komplete laŭ la 'cradle-to-cradle' principo, kiu priskribas kiel fari ĉion tiel ke per ĝi oni ne domaĝu la naturmedion, la sanon kaj kiel ĝi estu reutiligebla en venonta produktofazo por iu alia persono. Fabrikado ĉie en la mondo sen neceso translokigi la produktadon en landoj kun malaltaj salajroj. Nimrod Elmish, la komerca partnero de la inventinto (Izhar Gafni) krome celus dungi personojn kun limigoj akirante tiele subvencioj de ŝtatoj kaj multnaciaj entreprenoj kiuj volus kontraŭpage aldoni ilian emblemon sur la bicikla framo. Fine de 2013 oni intencas jam vendi 3 biciklomodelojn kaj unu rulseĝo.
Sondosiero sur Verda Radio : https://peranto.posterous.com/obstinkapa-israela-inventisto#

Eble tia preskaŭ senkosta kaj malmultpeza biciklo (vendoprezo estos eble inter 15-20 eŭroj por rekompenci pluvendistojn) ekestos eksplodon de tiaj bicikloj ne nur en plenŝtopitaj mondurebegoj sed ankaŭ en afriko kaj audameriko kie ne estas multe da publikaj transportiloj. Eble komerca oportuneco por biciklovendistoj-esperantistoj ? Inteligenta, noviĝema komerco estas ofte komerco ne kiel kutime. Ĉu vi konas tian komerciston ?