Kiam trinkebla akvo fariĝos homa rajto ?

19/03/2012 22:06

Artikolo 1 de la UDHR diras ke : “Ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj samrajtaj en digno kaj en rajtoj. Ili naskiĝis kun intelekto kaj konscienco kaj devas rilate unu al al aliaj en spirito de frateco”.

Ĉu ankau vi trovas ke pura kaj trinkebla akvo estas baza rajto por ĉiuj infanoj sur nia planedo ?
Tiam demandu al la Unuiĝintaj Nacioj por enkonduki tion en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj aŭ petu asocion en kiu vi membriĝas aliĝi al Friends of the Right to Water (Amikoj de la Rajto je Akvo). Tiu ĉi kreskanta tutmonda movado petas devigan internacian konvencion por protekti la homan rajton je akvo. 

Alia tutmonda iniciato estas la Blua Planedo-Projekto, kiu laboras kun partneroj ĉirkaŭ la mondo por alstrebi akvojustecon. Tiom longe ke la akvoproblemoj restos nesolvitaj ekzistos neniu daŭripova evoluado. Ĉie sur la planedo, por ĉio kaj ĉiu, la Rajto je Akvo (rekonita de 189 ŝtatoj ĉe UN antaŭ unu jaro) devas esti garantiita kaj efektivigita. Ĝi reprezentas gravan paŝon en la solvado de akvorilataj problemoj en la mondo, de kloakigo kaj aliro al pura akvo por ĉiuj teranoj, al energio-demandoj, inkluzive de akvoresursa mastrumado en la lumo de klimata ŝanĝiĝo kaj nutraĵsekureco.

En Marseille okazos la 6a Monda Akvoforumo  (ĝis 17a marto 2012)  La forumo estos prepara paŝo por la UN-konferenco pri naturmedio kaj disvolvigxo ‘Rio-+20’, kiu estos tenita de 20-a ĝis 22-an junio 2012.

YouTube filmeto :