Kolokvo lingvo, ekonomio kaj tutmondiĝo (univ. Genève, 2010)

10/03/2012 22:39

Laŭ raporto pri la okazinta kolokvo 'lingvo, ekonomio kaj tutmondiĝo' la tutmondiĝo ne nur manifestas sin sur la ekonomia kampo sed ankaŭ reprezentas gravajn defiojn sur la lingva kampo. Temas pri la ekspansio de dominantaj, potence hegemoniaj lingvoj (nuntempe la angla, eble morgaŭ la ĉina) vidalvide de la estonta pozicio de aliaj grandaj lingvoj (fr, de, es, …) kiuj nun ĝuas de internacia disvastiĝo, sed kiuj riskus marĝeniĝi laŭ iuj observantoj, sen paroli pri la regionaj lingvoj kaj tiuj de malplimultoj.  La tutmondiĝaj procezoj (produktado, interŝanĝo, konsumado) difektas la respektivajn poziciojn de la diversaj lingvoj en aliaj kampoj kiel edukado, kulturo kaj la amaskomunikilaro, eĉ sur loka nivelo. Montriĝis ke kunordiga agado inter ŝtatoj necesas por ellabori internacian politikon de ‘daŭrigebla evoluado’ sur la lingva kampo en rilato al etikaj konsideroj. Inter la diversaj proponoj troviĝis ekzemple la rajto je uzo de sia lingvo en profesiaj rilatoj, la akcelo de lingva diverseco en la praktiko de internaciaj instancoj, sed precipe jurajn protektilojn por garantii lingvan diversecon ekzemple en la sektoroj en kiuj oni uzas indikatorojn necesus disvolviĝi instrumentojn kiuj evitas la senpunan priveligadon de unu lingvo malavantaĝe al aliaj lingvoj sen reciprokeco en la uzado de la diversaj lingvoj.

La fakto ke en internaciaj komercokonvencioj plej gravas la libera cirkulado de varoj havas kiel konsekvencon ke la preventiloj por multlingvismo en komercado limiĝas al protektado de la konsumanto. En la EU ŝtatoj ne povas devigi la uzon de definita lingvo en komerco kaj en la kazo ke oni jes uzas fremdan lingvon, varoj estu etiketitaj en ‘komprenebla lingvo’ aŭ en ‘lingvo facile komprenebla’ fare de la konsumanto, do nocioj jure tre malklaraj kaj kiuj povus malfortigi la lingvan diversecon. Pliaj informoj kaj materialoj por estontaj esploroj : Observejo Lingvoj Ekonomio (en Esperanto) kaj  www.elf.unige.ch

Fonto : Langue, économie et mondialisation

Séminaire, conférence publique et table ronde (2010)

Université de Genève