2012 : verdtemaj tendaroj en Germanio
-
De la 12-a ĝis 19-a de aŭgusto 2012 okazos Klimat- kaj Energio-tendaro en Lausitz (Germanio) landlima regiono apude de Ĉeĥio kaj Pollando, kie vivas malplimulto kiu parolas la 'sorban' lingvon.
-
Verdula tendaro en la orientgermana vilaĝo Jänschwalde , inter Cottbus kaj Guben. Antaŭvideble, partoprenado en la tendaro estos sufiĉe malmultekosta, kaj la etoso estas ege agrabla. La manĝaĵo kuirata estas vegetara/veg(etal)ana.
-
Ecotopia 2012 (aŭgusto) : regule konsultu https://www.ecotopia2012.org por detaloj.
Vidu ankaŭ sub FERIOJ. Rilata temo : Ĉielarkaj renkontiĝoj.