La estonteco de la biciklokulturo
Ekde 2014 urboregiono Eindhoven havos daŭreblan biciklopadon iom simila al ‘greenway’ (verda vojo), direktita al futurece orientata biciklado kiu nomiĝas ‘Slowlane’ (malrapida avenuo) kies karakterizoj estas i.a. jenaj :
- 32 km longa en kolorita asfalto,
- ĉefe ennoviga (energiŝpariga lumigado, informpaneloj ne nur kun destinoj, sed ankaŭ kun elektronika pluvoprediktado),
- dudirekta, kvar metroj larĝa, kreante eblecojn por pli larĝaj veturiloj kiel flow, whike, solarbike (sunbiciklo) kaj velomobilo (legu la pdf-dokumenton en kiu vi trovos pliajn informojn).
- maksimuma rapideco de 30km/h malgraŭ ke vetureblas 50km/h per tiaj futurecaj ‘bicikloj’
- plej eble sendependa trako disde la alia trafiko kaj do sen malsana aero.
- plejeble multe ‘senkonflikta’, ĉar sen vojkruciĝoj kun trafiklumoj kaj do trafiksekura (50% malpli da trafikmortintoj).
Legi pli sub verdaj vojoj en Nederlando.