Lingva turismo kaj lingva diverseco

11/03/2012 22:51

Kiel turismaj alogejoj ielrilate al lingvoj helpas diskonigi la scion pri lingvoj kaj la konservadon de lingva diverseco kiel valoroj de la homaro ?

La termino «Lingva turismo» ankoraŭ ne ricevis klaran difinon. Kvankam la terminoj «lingva turismo» aŭ «lingvaj vizitoj» estas uzataj, neniu klara difino ekzistas. «Lingva turismo» estis pli ĝenerale akceptita kaj povas esti difinita kiel aro de aktivecoj entreprenitaj dum ekskursoj kaj portempaj vizitoj kun la celo studi kaj droni sin lingve en malsama lingvo.

Kvankam en lia nederlandlingva libro Taaltoerisme" (lingvoturismo) Gaston Dorren priskribas faktojn kaj rakontojn pri 53 eŭropaj lingvoj, li ne skizas unuopan portreton pri Esperanto, kvankam en la libro li mencias la lingvon sur tri lokoj. Aliflanke li mencias ke jena filmeto pri la sarda lingvo (Italio), kun subtekstoj en Esperanto, estas vera kuriozaĵo !

Ĉu la aŭtoro jam konatiĝintus kun la Manifesto de Prago * por povi konstati ke multaj Esperanto-parolantoj estas fervoraj defendantoj de lingva diverseco kaj de lingvaj rajtoj, precipe por malgrandaj kaj indiĝenaj popoloj en la mondo ?

La italia asocio LEM (Lingvoj de Eŭropo kaj Mediteraneo) celas krei federacion de italaj entreprenoj ligitaj al turismo kiuj esprimas fortan ligitecon al la loka lingvo-kulturo kaj aliĝas al la valoro de la kultura kaj lingva diverseco.  La esprimo de ĉi tiu ligiteco povas esti pli aŭ malpli forta. Prenanta ekzemplon troviĝante en la agriturisma strukturo en regiono alilingva, oni povus distingi inter diversaj gradoj de aliĝo :

- la minimuma nivelo de aliĝo : la firmao videble montru, prefere pere de dokumentaro libere alirebla al la klientaro, ke ĝia propra orientiĝo favoras la lingvan kaj kulturan diversecon kaj ke ĝi volas  ene de sia organiza strukturo kaj pere de la proponataj produktoj akceli la ‘esploradon de la tipecon’ (tipa kuirejo, vojoj de malrapida turismo, aktualaj informoj pri la lokaj kulturaj eventoj ktp.);

- la meza nivelo de aliĝo : aldone al la supre menciita nivelo, la firmao disponu pri dungito kiu almenaŭ kapablas interrilati en la loka lingvo kun la klientoj kiuj tion deziras.

- la maksimuma nivelo de aliĝo : ĉiuj servoj (inkluzive de la retejo de la firmao ktp.) povas esti proponataj en la loka lingvo.

Fonto : LEM (www.protal-lem.com)

*  La Manifesto de Prago estas ia intencodeklaro de anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto kiu detaligas en sep principoj starpunktojn pri Esperanto.    

------------------------

La libro 'Lingvoturismo' (nl. Taaltoerisme, ISBN 978 90 5594 886 4) havas propran retejon : www.taaltoerisme.nl