Lingvodiverseco kaj la universala deklaracio pri la lingvaj rajtoj

11/03/2012 14:16

Kvankam la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj datumas el la jaro 1999, ĝi restas aktuala. Kial ?

  • La pli ol jarcenta unueciga tendenco de la plej multaj ŝtatoj reduktas la diversecon kaj kuraĝiasi sintenojn kontraŭajn al kultura plureco kaj lingva plurismo;
  • La tutmondiga procezo de la ekonomio kaj konsekvence de la merkato de informado, komunikado kaj kulturo, ŝancelas la sferojn de rilatado kaj la formojn de interagado kiuj garantias la internan koheremon de ĉiu lingva komunumo;
  • La modelo de ekonomia kresko akcelata fare de la transnaciaj ekonomiaj grupoj, kiuj pretendas identigi dereguligon kun progreso kaj konkurencan individuismon kun libero, kreas gravajn kaj kreskantajn malegalecojn ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj lingvajn.

La minacoj, kiuj ŝvebas nuntempe super la lingvaj komunumoj (malesto de politika aŭtonomio, nombre limigita populacio aŭ parte/tute disperdita setleco, fragila ekonomio, nekodigita lingvo aŭ kultura modelo opozicia al la venkanta modelo) kaŭzas ke
multaj lingvoj ne povas pretervivi kaj disvolviĝi se la subaj fundamentaj celoj ne estas enkalkulitaj:

  • en politika perspektivo, koncepti organizon de la lingva diverseco kiu ebligas la efektivan partoprenon de la lingvaj komunumoj en ĉi tiu nova kreskomodelo;
  • en kultura perspektivo, plene kongruigi la mondan komunikan spacon kun la egalrajta partopreno de ĉiuj popoloj, lingvaj komunumoj kaj individuoj en la disvolvoprocezo;
  • en ekonomia perspektivo, fondi elteneblan disvolvon sur la partopreno de ĉiuj, sur la respekto de la ekologia ekvilibro de la socioj kaj sur la egalrajtaj rilatoj inter ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

Pro ĉio supre dirita, ĉi tiu Deklaracio alprenas la lingvajn komunumojn kaj ne la ŝtatojn kiel elirpunkton. Ĝi situas en la kadro de fortigo de la internaciaj institucioj, kapablaj garantii longdaŭran kaj egalrajtan disvolvon por la tuta homaro, cele al la stimulado de politika kadro de lingva diverseco, bazita sur respekto, harmonia kunvivado kaj reciproka profito. Interesa artikolo pri poliglota mondo, artikolo aperis en la esperanta artikolo en Le M onde Diplomatique.

Vi povos konsulti la plenan tekston ĉi tie.