Pensoj pri hasto kaj trankvilo

20/05/2013 11:25

NI NE LASAS NIN ĈASPELI. Ni estas ĉe la LABORO kaj ne je la fuĝo. Tiel tekstis surtabla ŝildeto por admoni turistojn en germana memorigaĵbutiko.

Kutime en la naturo io okazas malrapide. Io tiom trankvila kiom la arbo kaj samforta kiel la arbo ! La arboj bezonas jardekojn por esti fortaj kaj potencaj.
Urboj kiuj ankoraŭ estas proksime je la naturo, formiĝis dum jarcentoj.  La naturo ne konas haston. Nur la homoj alportis la haston en la mondon. La homo de la grandurbo estas sklavo de la hasto.  Li volas tro rapidigi ion: spiri, iri, paroli, manĝi, skribi, legi - nenio plu okazas kun la stoika trankvilo, kun kiu la floroj kreskas, la kapreoloj pastiĝas kaj la riveroj migras.

"Devigu vin al la malrapideco!" diris Novalis, "en la malrapideco kaŝas la sekreto de la maturiĝado."

Maturiĝo bezonas tempon. Nur tio, kio estiĝas malrapide, estiĝas bona.

Kio kaŭzas nian troan rapidecon ?  Ĉiam en pensoj, ni forgesas la nunan momenton. Ni do lernu denove tute plenigi la momenton, kvazaŭ nenio plu postsekvus! Kia majstro de la momento estas la ludanta infano!  Ju pli malrapide kreskas arbo, des pli bona ia ligno. Je la homo ne estas alie.

Rapideco, rekordo estas la falsaj dioj de nia epoko ! Kion vi faris el la homoj ? Ekzistas homoj, por kiuj la hasto fariĝis vivstilo, al kiuj mankas io, se ili subite estas prenitaj eksteren, el tiu ĉi vetkurado.

La vera aktivulo agas malrapide. Stoikan kvieton li elradias. La hastulo do iam restas sur la surfaco de la aĵoj. La trankvilo enpenetras la profundon.

Tial devigu vin al la malrapideco!

Legu la librojn malrapide, kiuj al vi povas diri ion malrapide.

Skribu leterojn al viaj gekaruloj.

Malrapide pasu tra la kampoj kaj arbaroj de via hejmlando.

Plenumu vian tutan faron kun malrapida certeco.

Ne hastu .

Spiru malrapide kaj profunde !

Kiu vivas tiumaniere, tiu retrovos sin en la grandan ritmon de la kreaĵo. La trankvilo kiun li ricevas, disradios ankaŭ al la aliuloj.

Ekkonu en la hasto vian plej grandan malamikon!

Via vojo similu la vojojn de la astroj, kiuj neerareble, en solena trankvilo, migradas laŭ iliajn regulajn vojojn.

Tradukis Heinz-Karl Sommer, Erfurt Germanio el Glaube und Heimat

 

En preparo : powerpoint prezentado SLOW MOVADO