Tradicia semajna seminario en Ĉeĥa paradizo - 15-21 aprilo 2013

17/03/2013 01:14

Invito al tradicia semajna seminario en Ĉeĥa paradizo, en familian pensionon ESPERO en vilaĝeto SKOKOVY – 75 km nordoriente de Prago – en freŝan, puran naturon je la 15-a ĝis 21-a aprilo 2013 inter homoj sanaj, sanhandikapitaj, junaj kaj maljunaj kiuj ŝatas Esperanton kaj deziras ĝui naturon. Oni povas ekzerci korpe kaj spirite, krei mane memoraĵojn kaj ion alian plu... Senbara medio, 2-5 litaj ĉambroj, prezo proksimume 420 Kč/tago (l Euro = 25 Kč) por kompleta servo je unu tago. Oni pagas surloke.

Alveturo  : Dum ordinaraj tagoj vi povas iri al pensiono ESPERO per loka buso ĝis fina haltejo "Žehrov". Sabate kaj dimanĉe vi telefonu kaj iu veturigos vin aŭtomobile al la pensiono Esper (info : Josef Hradil). 

Laŭ peto vi ricevos inviton kaj aliĝilon. Kontaktoj: Jindriška Drahotová drahotova @ esperanto.cz (forigu spacojn) kaj Mladá Boleslav.

Tel: 420 720 652 320 

www.mlboleslav.cz/esperanto

www.sweb.cz/espero.skokovy

www.evinatelier.cz