Filmo "The 11th Hour" (la dekunua horo)

DVD-filmo kiu prilumas la lastan momenton ĝis kiam ŝanĝoj eblas rilate al la klimatoproblemaro, pri kiel ni vivas, kiel ni influas la ekosistemon de la tero kaj kion ni povas fari por ŝangi tion. Intervjuoj kun mondkonataj personecoj, spertuloj en la kampo de daŭrigebla planado, apud pli ol 50 pintaj sciencistoj, filozofoj kaj gvidantoj kiuj prezentas la faktojn kaj priparolas gravajn problemojn rilate al nia planedo tero. Produktis ĝin Leila Conners Petersen kaj Nadia Conners.