La juna revuo, HADES, celas ilustri multecon de kulturoj kaj vidpunktoj, ekzamenante la rilatojn de la homo kun ties ĉefaj ĉirkaŭaĵoj : naturo, laboro, povo, ekonomia mondo aŭ individuo mem. Revenanta demando travagos la paĝojn de HADES, nome kiel ni homoj estas ligitaj al tiuj mondoj ĉirkaŭ ni, depende de tio, ĉu ni najbaras la nordajn glacimontojn, skrapas la plumban ĉielon de internacia metropolo aŭ kribras la sablon de la Saharaj dunaroj.
(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.


