Pri barbareco (Ludoviko Zamenhof) kaj transkultureco

Pri barbareco  (Ludoviko Zamenhof) kaj transkultureco

Klaku sur la supran bildon por pligrandigo. Esperanto ne restis artefakto. Esperanto volis esti pli ol lingvo : ĝi ĉiam celis antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleremon al malsamaj vivmanieroj, religioj kaj lingvoj de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo kondiĉe ke tiuj ne estas fundamente kontraŭaj al la homaj rajtoj. Dank' al tio ĝi kapablis poste krei propran tutmondan kulturon, ian transkulturecon, kiu ensorbis kulturajn influojn el la tuta mondo en sia literaturo, muziko, scio pri aliaj landoj kaj lingvoj, kreante komunajn valorojn, pensmanierojn, ktp. Pro tio KONKORDO estas grava eduka valoro por progresigo de tia kulturo.