Afriko sen lingva hegemonio, kiam ?

09/03/2012 15:33

ESPERANTO POR LA LINGVA DIVERSECO EN AFRIKO

Afrika Unio, en ĝia pli granda evento pri kulturo kaj edukado, inter la 23-a kaj la 24-a de januaro 2006, en Kartumo, en Sudano, decidis ke la jaro 2006 estis la jaro de la afrikaj lingvoj. Tiel, Afrika Unio rekomendis al UNESKO, tiel kiel al ĉiuj el ties partneroj, ke oni kunigu kaj kunordigu ĉiujn agojn favore al la jaro de la afrikaj lingvoj. Esperantista Naturamikaro malkovris ĉi tiun bonan novaĵon. Ni proponas ke la internacia lingvo Esperanto daŭre estas kroma stimulo por ke la minoritataj kaj la naciaj lingvoj vivu kaj prosperu sen iu ajn lingva kaj kultura hegemonio de iu ajn koloniiga lingvo. 

LA PERSPEKTIVOJ PRI LA ESTONTO DE ĈI TIU PROJEKTO

Nuntempe, estas rimarkende ke la homaj rilatoj ne plu estas kiel en la estinto, pro tio ke la uzataj lingvoj ne satigas la necesojn de la lingvouzantoj, jene: la paco por ĉiuj, la egaleco de la homaj rajtoj kaj la kunfratiĝo inter la popoloj. Tiel, la tuta mondo suferas la nelaceblajn kaj neflekseblajn damaĝajn disajn efikojn de ĉi tiu fenomeno. Estas ankaŭ priploreble la damaĝa kaj kaduka politiko de la lingvoinstruado en la lernejoj de la tuta mondo. Ĉi tiu politiko ne plibonigas la internacian komunikon, tamen favorigas la blindan absorbon de ĉio venanta el la ekstero. Ni, esperantista kumunumo de Afriko, pensas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj havas sian propran animon kaj siajn proprajn valorojn, kaj tiujn valorojn la homaro ne devas kaj ne devos perdi iam ajn. Ni respektas ĉiujn lingvojn, ĉar oni esperas ke ĉiu estaĵo estas kaj devos esti protektita de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ĉiu nacio, kvankam ĝia povo, devas kaj devos respekti kaj respektigi senkondiĉe la menciitajn rajtojn. Ni memorigas ke UNESKO kaj la Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn pri ĉi tiu afero. La ĵusa raporto pri “La homara evoluo 2004” estas bela kaj sekvenda ekzemplo, ĉar en tiu raporto niaj afrikaj lingvoj ne estas forgesitaj. Tiel, UNESKO nin donas trilingvan principon: 1 Ne Registara Organizo, ne ŝtata kaj sen monprofito, kiu celas homarhelpon. JJS 1. la denaska lingvo (nia etna lingvo); 2. la nacia lingvo (oficiala lingvo: angla, franca, portugala,...); 3. la internacia lingvo (neŭtrala, senpolitika, konvencia kaj sennacia, kiel esperanto). KIOM DA LINGVOJ NI HAVAS EN AFRIKO? Ekzistas multe da lingvoj en Afriko, kaj tiu diverseco de afrikaj lingvoj senhalte kaj neelteneble malhelpas la interkomprenadon inter la afrikanoj. Tre ofte, pro administraj kaj prozaj konvenoj (kiel la traduko de la sanktaj libroj), ili donas etan komplezon al lingvoj malpli parolataj, malprofite al la afrikaj lingvoj pli parolataj. 75% de la afrikanoj estas ĝenerale bonaj plurlingvuloj. Leksike, la afrikaj lingvoj estas malsamaj unu de la aliaj. Tamen, morfologie, sintakse kaj fonologie ili estas similaj. Tiel eĉ ŝajnus ke estus taŭge, ke ĉiuj afrikaj lingvistoj, kvankam la geopolitikaj, sociaj, kulturaj kaj hegemoniaj diferencoj, kunlaborus frate en la kreado de ununura afrika lingvo por ĉiuj el Afriko. Sed do, kiun lingvon ni devus elekti? Ĉu fon, setswana, mossi, kirundi, fulani, crioulu, sangho, swahili, lingala, dioula, fang, oromo, agni, ashanti, ewe, sesotho, chichewa, bambara, makua, bomwe, hausa, yoruba, kinyarwanda, mendé, wolof, afrikaans, xhosa, zulu, ndebele, siswati, chishona, sindebele, kiswahili, tsiluba, kikongo, bemba, tonga, mandenka, umbundu, berber, ktp...? Kiu el ili? Krome, se ĉiu afrikano lernas en sia lingvo; kiu estos la interkomunika lingvo inter la afrikanoj kaj la neafrikaj landoj? En ĉi tiu kazo, ni jesas ke la lingvo kiu plejtaŭge devos ludi la rolon de internacia lingvo estas, estos kaj devos esti esperanto. Esperanto estas senpolitika, sennacia, neŭtrala kaj konvencia. Pro tiuj motivoj, la uzado de iu ajn alia lingvo estos arbitra, maljusta, kaŭzo de homsuferado, de temporabo, de monelspezo kaj de dependeco, kaj konsekvence eliminos la aliajn lingvojn kaj kulturojn. Ni kuraĝas aserti ĉitie kaj nune, ke la instruado de la internacia lingvo esperanto, kiel fremda lingvo, estas pli avantaĝa ol la instruado de la franca kaj de la angla, ĉar esperanton oni lernas facile, en rekorda tempo, kaj ĝi estas multe malpli elspeziga. Pro tio, niaj afrikaj ŝtatoj, enkondukante esperanton en la lernejojn, reduktas siajn buĝetojn atribuitajn al la instruado de la aktualaj fremdaj lingvoj. Anstataŭe, niaj ŝtatoj povos gvidi siajn politikojn de bona estrado por la komforto de niaj kuraĝaj popoloj, donante decajn loĝejojn, modernajn hospitalojn, ŝoseojn, trinkeblan akvon por ĉiuj, kaj tiel ni povus venki la malriĉon, kiu turmentas niajn familiojn, ktp... INFORMOJ KAJ KUNLABOROJ PRI LA JENAJ AGADOJ: 1. praktikaj kaj konkretaj agadoj de prilaborado de projektoj; 2. kiel enkonduki esperanton en la afrikaj lernejoj; 3. organizado kaj partoprenado en konferencoj kaj seminarioj pri la lingvikaj problemoj en Afriko.

Kontakto:

Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio
BP 416, Lokossa-Mono,
République du Benin
tel.: +229-95965124
afrika.oficejo @ esperanto.org (pro spamadi forigu spacojn apud @)