Junio 2012 - Rio+20, pintkonferenco pri daŭrebla evoluo : kio pri lingvaj rajtoj ?

22/05/2012 21:28

 En junio 2012 okazos en Brazilo Rio+20, nova monda pintkonferenco pri daŭrebla evoluo al kiu Universala Esperanto Asocio (UEA) partoprenos kaj al kiu oni jam derektis la rekomendojn faritajn dum la okazinta konferenco en Bonn (Germanio) en la jaro 2011.

La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro 2011. La temo de la konferenco estis "Daŭreblaj socioj; respondecaj civitanoj". Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn proponojn de la delegitaro de UEA.

"Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento", komentis kun kontento Stefan Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco. "En la originala projekto de la deklaro la vorto 'lingvo' aperis eĉ ne unufoje. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj", li aldonis.

La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. pintkonferenco de UN pri Daŭrebla Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

"Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭrebla."

Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvopolitikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭrebla evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo.

RIO + 20 (Brazilo, 4-6 junio 2012) :

En 2009 registaroj subskribis en Rio de Ĵaneiro konvenciojn pri la klimato kaj pri la biodiverseco. En 2012, do 20 jaroj post Rio, estos nova tutmonda pintkonfereco por daŭrebla evoluo kun sia integrita, tutmonda kaj longperspektiva aliro.

La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20" en kiu ĉeestos ankaŭ UEA. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Fonto : Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 428
Legu pli: https://www.linguistic-rights.org/eventoj
Fina deklaro (en la angla):
https://www.un.org/wcm/webdav/site/ngoconference/shared/Documents/Final%20Declaration/Chair%27s%20Text.pdf

 

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------