Kio estas ekovilaĝo ?

26/03/2012 20:17

Ekovilaĝo estas vilaĝo kiu estas organizita sur ekologiaj, naturamikaj principoj kaj estas loĝata de 10-50 ĝis 150 homoj.

La ekovilaĝo estas eta komunumo unuiĝita sur ekologiaj, sociaj aŭ spiritaj valoroj. Ĝi konsistas el homoj kiuj konscie elektis alternativan vivstilon. La loĝantoj trarompas la tradiciajn formojn de la komunuma kutimo, la larĝskalan konsumismon, la detruon de la natura loĝloko, urban disetendiĝon, industrian agrikulturon kaj provas uzi lokajn fontojn anstataŭ la elĉerpeblaj energifontoj. Tiu modelo de la kolektiva agado similas al tiu de Ten Thousand Villages, kiu apogas la samrajtan komercon de la varoj dismonde.

La principoj de ekovilaĝo aplikeblas ankaŭ por urbaj kaj provincaj komunumoj, samkiel en la evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Porparolantoj vidas la infrastrukturan sendependecon kaj la elteneblan vivformon (ekzemple, la libervolan simplecon) de la loĝantoj kun minimuma komerco kun la ekstera mondo, ekoregiono. Provincaj ekovilaĝoj baziĝas sur organika kultivado, permakulturo kaj aliaj agmanieroj kiuj antaŭhelpas la funkciadon de la ekosistemo kaj de la biodiverseco. Fonto : https://eo.ekopedia.org/

Jen filmeto rilate al BedZED (Beddington Zero Energy Development), la plej granda brita ekovilaĝo :