PANORAMA MESDAG, la plej granda pentraĵo de Nederlando

05/08/2012 22:54

Mesdag (1831-1915) estis marpentristo kiu ricevis komision fare de belga firmao pentri panoramon en ronda konstruaĵo donante veran impreson de vasta horizonto de la maro, la dunoj kaj la vilaĝo

Scheveningen (nun apartenanta al urbo Den Haag/Hago) per unu sola okulĵeto.

 

Post la bankroto de tiu firmao li per propra mono savis la pentraĵon kreante propran privatan muzeon. Tie la vizitanto ricevas magian sperton en la tiama spaco kun dunoj, unika kulturhistoria heredaĵo. La scio kaj sperto ripozas sur la fakto ke diversaj rimedoj kune donas spacan iluzion.  

 

Sur peto intersatoj povas aŭskulti 7-minutan sonbendan klarigon pri la panormo  ankaŭ en Esperanto.   En la muzeotrinkejo spekteblas DVD-filmon en la nederlanda, angla, franca kaj hispana, sed ne en Esperanto. 

 

Iru rigardi la moviĝantan panoramon Mesdag sur  www.panorama-mesdag.com sed nepre vizitu ĝin kiam vi estas en Scheveningen (apud Den Haag) ne nur ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj allogaĵoj tie sed ankaŭ ĉar interreta vizito, malgraŭ la teknikaj eblecoj, neniam povas anstataŭi veran fizikan sperton de tiu panoramo.

 

Vizithoroj :

Lundo ĝi sabato : 10.00 - 16:45

Dimanĉo kaj festotagoj : 12.00 - 16:45

Jarfina periodo : fermita.

 

Adreso :  

BV Panorama Mesdag

Zeestraat 65

NL-2518 AA  Den Haag (Scheveningen)

telefoon: 070 3644 544 (infolijn)

e-mail: info@panorama-mesdag.com

Retejo : www.panorama-mesdag.com