Verdaj vojoj : pri kio temas ?

28/11/2011 20:03

Kiu difino por verdaj vojoj ?

Tamen, laŭ la landoj aŭ eĉ la regionoj, la interpreto de la koncepto de verda vojo kaj ĝia realigo povas sufiĉe varii. Tio klarigas kial ekzistas multaj difinoj de verdaj vojoj. Cetere, kelkaj landoj kaj kelkaj regionoj ne uzas la koncepton de verda vojo, sed konas kompareblajn vojojn, similajn al la verdaj vojoj en sia reto destinita la malrapidaj uzantoj.

Eĉ se ekzistas diferencoj, plimulto de tiuj ĉi difinoj akcentas la ‘multfunkcian’ karakteron de la infrastrukturo (vidu sub ‘funkcioj de verdaj vojoj’).

Ne ekzistas ununuran definon de la koncepto, ĉar ĝi intime rilatas al la historio kaj kulturo de la koncernaj landoj aŭ regionoj.
Ĝenerale verdaj vojoj referas al eksaj trajnlinioj aŭ aŭ laŭlonge de ili kaj trenvojoj laŭlonge de akvovojoj.

Greenways, vías verdes, voies vertes, voies lentes, green axes, green corridors, RaVel, Ecopistas, trilhos verdes, trage wegen,..., ili ĉiuj estas terminoj kiuj estas uzataj en Eŭropo kaj la resto de la mondo por priskribi vojojn por nemotora transportado. Kontraŭe al biciklopadoj kiuj kundividas la spacon kun flanka aŭtotrafiko, la verdaj vojoj volas esti interkonektita reto de sendependaj vojoj kie estas pli sekura kaj sana por tiuj kiuj plumovas sin ‘malrapide’ kaj ‘malpoluante’. Nuntempe multaj landoj en la mondo adoptis la koncepton de verdaj vojoj. Ekzistas lokaj, regionaj kaj longdistancaj verdaj vojoj ofte kun malsimilaj ecoj.

Difino de verdaj vojoj sur eŭropa nivelo

Verdaj vojoj estas naturaj, trankvilaj vojoj fermitaj al aŭtoj, enarbare aŭ riverborde aŭ artefaritaj en formo de trenvojoj laŭlonge de kanaloj kaj fervojaj trakoj. Ofte ili troviĝas ankaŭ sur kulturaj itineroj (romiaj ŝoseoj, pelgrimaj vojoj) ĉar tiuj ofertas privilegian apogon en la disvolviĝo de verdaj vojoj (Deklaracio de Lille (FR), 12a sept. 2000). Tiu ĉi fundamenta ĉarto oficiale rekonis la terminojn ‘greenway’, ‘voie verte’, ‘via verde’ kaj definis por la unua fojo la koncepton de verdaj vojoj sur eŭropa nivelo. Depost kiam ekestis la Eŭropa Asocio de Verdaj Vojoj tiu kaj aliaj asocioj kiaj la Rails-to-Trails Conservancy aŭ Greenways Foundation (ambaŭ el Usono) celas kreadon kaj varbadon de verdaj vojoj. Ili stimulas interŝanĝon de spertojn tiurilatajn. Ankaŭ la eŭropa asocio de verdaj vojoj volas diskonigi bonajn spertojn eldonante “The European Greenways – Good Practice Guide” (‘La eŭropaj verdaj vojoj – gvidilo por bona praktiko’).